Adolfo Rodríguez Saá

argentina politikisto

Adolfo Rodríguez Saá (San Luis, 25-a de julio de 1947) estas politikisto argentina, eksguberniestro de San Luis. Li estis proklamita Prezidento de Argentino fare de la Asamblea Legislativa (parlamento), la 23-a de decembro de 2001, sed postenis tiele dum nur sep tagoj, ĝis sia rezigno okazinta la 30-a de decembro, pro malkonsento kontraŭ guberniestroj kun prezidentaj deziroj. Li estis ankaŭ Nacia Deputito (2003 - 2005) kaj ekde 2005, Nacia Senatano. Fine de la jaro 2006, la Senato de Argentino nomumis lin kiel Parlamentano por Mercosur, por okupi unu el la tri sidlokoj kiuj korespondas al Argentino. Li estas pli aĝa frato de Alberto Rodríguez Saá, kiu prezentiĝis kiel kandidato al Prezidento de Argentino en oktobro de 2007 kaj 2011.

Adolfo Rodríguez Saá
Persona informo
Adolfo Rodríguez Saá
Naskiĝo 25-an de julio 1947 (1947-07-25) (76-jaraĝa)
en San Luis
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Universitato de Bonaero vd
Partio Partido Justicialista vd
Subskribo Adolfo Rodríguez Saá
Familio
Patro Carlos Juan Rodríguez Saá vd
Gefratoj Alberto Rodríguez Saá vd
Parencoj Adolfo Rodríguez Saá "El Pampa" vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
Aktiva en Bonaero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr