Adolfo SUÁREZ González (naskiĝis 25-a de septembro, 1932, en Cebreros, provinco Avilo, mortis la 23-an de marto 2014 en Madrido) estis hispana politikisto.

Adolfo Suárez
Persona informo
Adolfo Suárez
Naskonomo Adolfo Suárez González
Naskiĝo 25-an de septembro 1932 (1932-09-25)
en Cebreros, Provinco Avilo
Morto 23-an de marto 2014 (2014-03-23) (81-jaraĝa)
en Madrido, Madrida Regiono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Alzheimer-malsanokronika obstrukca pneŭmonopatio vd
Tombo Katedralo de Avilo vd
Religio katolikismo vd
Etno Mediteranea raso vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de SalamankoKomplutensa Universitato de Madrido vd
Partio Centro Democrático y SocialFET y de las JONSUnión de Centro Democrático vd
Subskribo Adolfo Suárez
Familio
Patro Hipólito Suárez vd
Patrino Q125189999 vd
Edz(in)o Amparo Illana vd
Infanoj Adolfo Suárez Illana • Sonsoles Suárez • María Amparo Suárez Illana • Laura Suárez Illana • Francisco Javier Suárez Illana vd
Parencoj Alejandra Romero Suárez vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Laborkampo politikodiplomatio vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Adolfo Suárez

Li komencis sian politikan karieron dum la reĝimo de Francisco Franco, kiel lojala frankisto, kaj li atingis la postenon de ministro-ĝenerala sekretario de la Movimiento Nacional, la partio formita el la Hispana Falango. Li ankaŭ estis direktoro de la ŝtata televido.

Por ĝenerala surprizo, li estis elektita de la reĝo Johano Karlo la 1-a kiel ĉefministro en julio 1976, kaj baldaŭ pruvis sian lertecon per la eko de reformoj kiuj kondukis al la starigo de demokratio en la lando. La procezo estis sufiĉe riska, pro la opono de la tradiciistoj (inter kiuj ĉefe la militistoj, multaj el kiuj estis partoprenintaj la civilan militon), kaj pro la premo de la opoziciaj fortoj, kiuj deziris pli rapidan kaj profundan reformon, kun rompo de la tradicio.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hispana transiro.

Li formis moderan partion (UCD, Unuiĝo de la Demokrata Centro), kun junaj teknokratoj de la malnova reĝimo kaj moderaj opoziciuloj, kiu venkis la unuajn postmilitajn balotojn, la 15-an de junio 1977, kaj li fariĝis la unua demokratie elektita ĉefministro post la Dua Hispana Respubliko.

La nova Parlamento redaktis novan demokratan konstitucion. Novaj balotoj okazis en 1979, kaj Suárez venkis denove.

Tamen, la malforteco de la partio kondukis lin al la demisio komence de 1981. Dum la parlamenta elekto de lia posteulo Leopoldo Calvo-Sotelo, okazis intento de puĉo, kun invado de la Parlamento. Dum la invado Suárez montris evidentan kuraĝon.

Li forlasis la partion, kaj ankoraŭ klopodis por la novaj elektoj en 1982, sed li fiaskis. Post diversaj balotaj partoprenoj, li definitive forlasis aktivan politikon en 1991.

La reĝo nomumis lin Duko de Avilo.

Citaĵo
 Mi dankos ke vi ĉiam serĉu tiujn aĵojn, kiuj kunigas vin kaj vi trankvile kaj kun justeca spirito parolu pri tiuj aĵoj, kiuj malkunligas vin. 
— Adolfo Suárez

Vidu ankaŭ redakti