Adolfo de Kleve (naskiĝis la 28an de junio 1425; mortis la 18an de septembro 1492 en Oostburg en Nederlando, provinco Zelando) estis influhava nobelo ĉe la duka kortego je Burgonjo. Apartena al la plej intima rondo de la kortega nobelaro, Adolfo funkciis en la periodo de julio 1475 ĝis 1477 kiel duka guberniestro de la burgonjaj Malaltaj Landoj kaj transprenis post la morto de Maria de Burgonjo ekde marto de 1483 por ŝia tiutempe ankoraŭ neplenaĝa filo kaj postonto Filipo la Bela la regadon en la duklando.

Adolfo de Kleve
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1425 (1425-06-28)
en Duseldorfo
Morto 18-an de septembro 1492 (1492-09-18) (67-jaraĝa)
en Oostburg
Familio
Dinastio Dinastio Mark vd
Patro Adolfo la 2-a vd
Patrino Marie of Burgundy vd
Gefratoj Johano la 1-a • Elisabeth of Cleves, Countess of Schwarzburg-Blankenburg • Margaret of Cleves, Duchess of Bavaria-Munich • Catherine of Cleves • Helen of Cleves • Maria de Kleve • Agnes of Cleves vd
Edz(in)o Infanta Beatrice of Coimbra • Anna of Burgundy vd
Infanoj Philip of Cleves, Lord of Ravenstein • Jan van Kleef-Ravenstein • Johann von Kleve vd
Parencoj Filipo la 3-aKarlo la Brava • Philip II, Count of Nevers • Maria de Burgonjo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Adolfo de Kleve de la Majstro de la Princobildoj, proksimume 1485

Vivo redakti

Infan- kaj junaĝo redakti

Adolfo naskiĝis kiel sesa gefiloj kaj per tio kiel plej juna filo de la Duko de Kleve, Adolfo la 1a kaj ties dua edzino Maria de Burgonjo. Per sia patrino li estis nevo de la burgonja duko Filipo la Bona, ĉe kies kortego li kune kun sia pli aĝa frato Johano alkreskis kaj estis edukata. Komence li estis destinata por eklezia kariero, pro kio Filipo la Bona en 1446 efikis la nomumon de Adolfo al ĉefepiskopo de Kolonjo fare de Eŭgeno la 4a. La papo provis ĉi-maniere, eloficigi la ĉefepiskopon Ditriĥo la 2a de Moers kaj fini per tio la Malpacon de Soest. Tiu ĉi plano tamen fiaskis, kaj la nomumo de Adolfo restis senefika.

Heredo kaj supreniĝo ĉe la duka kortego redakti

 
Blazono de Adolfo de Kleve-Mark kun la kolĉeno de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo

Post la morto de sia patro Adolfo ricevis en 1450 laŭ la testamente dekretita heredodispartigo krom financa kompenso la brabantajn feŭdojn Ravenstein, Herpen kaj Uden same kiel la atendadon pri la reganteco de reglando Winnendahl, kiu devenis el la doto de sia patrino. Kompense li devis rezigni pri la duklando Kleve kaj la graflando Mark. La regantecon en Ravenstein li povis komenci tamen nur en 1463 post la morto de sia patrino, tiun en Winnendahl eĉ nur en 1473. Tie li elkonstruigis Kastelon de Wijnendale al sia reprezentema ĉefsidejo.

Ekde 1443 Adolfo partoprenis ĉiujn grandajn militirojn de la burgonja duko kaj subtenis lin ankaŭ en 1453 je la Batalo ĉe Gavere kontraŭ la ribelaj Gentantoj. Pro siaj lojaleco kaj meritoj li estis akceptata en 1456 je Hago kiel kavaliro en la Ordenon de la Ora Ŝaffelo. Ekde tiam li ornamigis ankaŭ sian blazonon per la kolĉeno de la renoma ordeno.

La 6an de majo 1453 Adolfo geedziĝis kun Beatriksa de Portugalujo, filino de Petro de Portugalujo, Duko de Koimbro, kaj per tio la nepino de la portugala reĝo Johano la 1a. Ŝi enportis en la geedzecon kil doto krom ĉiujara rento da 25.000 kronoj ankaŭ la reglandon Dreischor en Zelando.

Ĝeneralguberniestro kaj reganteco redakti

En la armeo de Karlo la Brava Adolfo iris en 1465 dum la Guerre du Bien Public (eo: milito por la publika bono) kontraŭ la franca reĝo Ludoviko la 11a kaj partoprenis kiel unu el la ĉefaj kapitano en la periodo inter 1466 ĝis 1468 ankaŭ la militirojn de Karlo kontraŭ ribeloj en Lieĝo kaj Dinant. Kiel danko Karlo enoficigis lin finfine kiel guberniestro en Arras.

 
Portreto de Adolfo de Kleve fare de anonima pentristo, antaŭ 1500

En 1470 Adolfo geedziĝis duageedze kun Ana de Burgonjo, nelegitima filino de Duko Filipo la Bona. Li intertempe estis altiĝinta al unu el la plej renomaj kaj influhavaj membroj ĉe la kortego de Burgonjo, pro kio Duko Karlo la 22an de junio 1475 nomumis lin por la tempo de sia foresto dum la militiro kontraŭ Loreno kiel ĝenerala guberniestro de la Burgonjaj Nederlandoj. Post la morto de Karlo lia filino kaj postanto Maria konfirmis Adolfon je la 28a de januaro 1477 kiel reganto super ĉiuj burgonjaj landoj[1] kaj nomumis lin krom tio la 7an de julio de la sama jaro al ĝenerala kapitano de Graflando Henegovio minacata de Francujo. Tiun ĉi postenon li tenis ĝis la 6a de aŭgusto 1482. Kiom la nova dukino fidis Adolfon de Kleve, ankaŭ montriĝis en tio, ke ŝi en 1478 elektis lin kiel baptopatro por sia unua ido Filipo.

Maria mortis neatendite en 1482 post ĉasakcidento, kaj ŝia edzo Maksimiliano, la posta romgermana imperiestro, enoficigis junion de 1483 regantaron por Filipo, sia ankoraŭ neplenaĝa filo kaj postanto de Maria. Kiel estro li nomumis Adolfon de Kleve, kiu per tio laŭnome tenis la regantecon por Filipo. Aldone li funkciis – ekde 1485 kune kun Olivier de la Marche – kiel edukanto de la kronprinco. Maksimiliano malfondis la regantaron tamen jam en oktobro de la sama jaro, por mem praktiki la kuratorecan regadon, je kio en la nederlandaj posedaĵoj eksplodis tumultoj. Adolfo provis peri inter la frontoj kaj rezulte de siaj klopodoj sukcesis atingi la pacon de Sluis je la 28a de junio 1485. La paco tamen nur mallonge daŭris, kaj Adolfo sin staris poste dumtempe sur la flankon de la ribelemaj nederlandanoj, al kiuj apartenis ankaŭ lia filo Filipo de Kleve-Ravenstein. Maksimiliano tial akuzis lin en aprilo de 1491 pro ribelo, sed ne okazis kondamno.

En 1492 Adolfo jam batalis denove surflanke de la Habsburgoj. Li mortis la 18an de septembro en Oostburg[2] dum la lastaj tagoj de sieĝo de Sluis. Laŭ sia testamenta volo lia kadavro estis transprotata al Bruselo kaj entombigata en oktobro[3] en la preĝejo de la tiea dominikana monaĥejo. Lia dua edzino estis entombigata post sia morto ĉe lia flanko. La tombomonumento de la du tamen nun ne plu estas konserviĝinta, ĉar en 1695 francaj trupoj de Ludoviko la 14a detruis ĝin.

Geedzecoj kaj idoj redakti

Unuageedze Adolfo geedziĝis la 6an de majo kun 1453 Beatriksa de Portugalujo (1435–1462). El ĉi tiu geedzeco devenis du gefiloj:

  • Filipo (naskiĝinta en 1456; mortinta en 1528), Herr zu Ravenstein
  • Luiza (naskiĝinta en 1457; mortinta en 1458)

La 21an de junio 1470 Adolfo komencis duan geedzecon kun Ana de Burgonjo (mortinta en 1507). Tiu ĉi ligo restis sengefila.

Literaturo redakti

  • Malcolm Vale: A Burgundian Funeral Ceremony: Olivier de la Marche and the Obsequies of Adolf of Cleves, Lord of Ravenstein. En: The English Historical Review. Nr. 443, septembro de 1996, ISSN 0013-8266, pj 920–938.
  • Jules de Chestret de Haneffe: Histoire de la Maison de la Marck y compris les Cléves de la seconde race. D. Cormaux, Lüttich 1898, pj 47sj.
  • Jozef van Damme: Adolf van Kleef en van der Mark, heer van Ravenstein, in dienst van de Bourgondische politiek. 2 Bände. KU Leuven 1967.
  • Henny Grüneisen: Adolf von Kleve und von der Mark. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 1, Duncker & Humblot, Berlin 1953, ISBN 3-428-00182-6, S. 82 (Digitalisat).
  • Karl Leopold Strauven: Adolf von Kleve und von der Mark. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 4, Duncker & Humblot, Leipzig 1876, S. 329 f.
  • Raphaël de Smedt (Hrsg.): Les chevaliers de l’ordre de la Toison d’or au XVe siècle. Notices bio-bibliographiques (= Kieler Werkstücke. Reihe D, Nr. 3). 2. Auflage, Peter Lang, Frankfurt 2000, ISBN 3-631-36017-7, pj 131–134.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. H. Grüneisen: Adolf von Kleve und von der Mark, p. 82.
  2. M. Vale: A Burgundian Funeral Ceremony, p. 922.
  3. M. Vale: A Burgundian Funeral Ceremony, p. 926.