Adolfo la 2-a (Kleve-Mark)

Adolfo de Mark (naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1373; mortinta la 23-an de septembro 1448) estis reganto de la graflandoj Kleve kaj Mark, en 1417 li fariĝis la unua duko de Kleve. Adolfo pro tio nomiĝis en Kleve kiel Adolfo la 2-a, Grafo de Kleve kaj ekde 1417 foje kiel Adolfo la 1-a, Duko de Kleve. Laŭ la nombrado de Graflando Mark li estas registrita kiel Adolfo la 4-a, Grafo de Mark. Ekde la Batalo de Kleverhamm en 1397 li estis ankaŭ reganto de Reglando Ravenstein, kiel Adolfo la 1-a laŭ Ravenŝtajna nombrado.

Adolfo de Mark
Duko de Kleve
Adolfo la 2-a de Kleve kaj Mark Prezentaĵo el la 17-a jarcento
Adolfo la 2-a de Kleve kaj Mark
Prezentaĵo el la 17-a jarcento
Sekvanto Johano la 1-a (Kleve-Mark)
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1373 (1373-08-02)
Morto 23-an de septembro 1448 (1448-09-23) (75-jaraĝa)
en Kleve
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Dinastio Dinastio Mark vd
Patro Adolfo la 3-a de Mark vd
Patrino Margareta de Jülich vd
Gefratoj Elisabeth of Cleves • Margaret of Cleves, Duchess of Bavaria-Straubing • Ditriĥo la 2-a de MarkGerhardo de Mark je Hamm vd
Edz(in)o Marie of Burgundy • Agnes van de Palts vd
Infanoj Margaret of Cleves, Duchess of Bavaria-Munich • Catherine of Cleves • Johano la 1-a • Elisabeth of Cleves, Countess of Schwarzburg-Blankenburg • Agnes of Cleves • Adolfo de Kleve • Maria de Kleve • Helen of Cleves • Anna von der Mark-Kleve • Engelbert von der Mark-Kleve vd
Profesio
Okupo feudatory vd
Grafo de Kleve
Adolfo la 2-a
Dum 1394–1417
Antaŭulo Adolfo la 1-a de Kleve
Sekvanto (grafo rangaltigita al duko)
Duko de Kleve
Adolfo la 1-a
Dum 1417–
Antaŭulo (grafo rangaltigita al duko)
Grafo de Mark
Adolfo la 4-a
Dum 1398–
Antaŭulo Ditriĥo la 2-a de Mark
Reganto de Ravenstein
Adolfo la 1-a
Dum 1397–
Antaŭulo Vilhelmo de Berg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jan van Eyck (posteulo): La viro kun la diantoj. La pentraĵo, kies originalo povus esti ekestinta en 1437, antaŭ nelonge estis interpretata fare de Ludovic Nys kiel portreto de Adolfo la 2-a de Kleve; sur tion indikas precipe la taŭo kun la sonorilo, kiuj simbolas Sanktan Antonion: Antonio estis patrono de kavalirordeno fondita de la duko de Kleve

Vivo redakti

Adolfo de Kleve naskiĝis en 1373 kiel plej aĝa filo de Grafo Adolfo la 1-a de Kleve kaj Margareta de Berg. Post la morto de sia patro en 1394 Adolfo fariĝis Grafo de Kleve. En 1397 li venkis sian onklon, Duko Vilhelmo de Berg en la Batalo de Kleverhamm kaj akiris en la postsekva paco la Reglandon Ravenstein. Kiam en 1398 mortis lia frato Ditriĥo, Grafo de Mark, Adolfo unuigis la du graflandojn sub sia regado. Dum la sekvaj jaroj li plivastigis sian teritorion kaj kreskigis sian politikan influon, precipe en 1406[1] per la geedziĝo kun Maria, la filino de Johano de Burgonjo. Reĝo Sigismondo kronis en 1417 liajn klopodojn, rangaltigante Graflandon Kleve al duklando.

En 1404 la grafo reakiris la dekstrorejnajn posedaĵojn de Kleve ĉirkaŭ Wesel kaj Dinslaken de sia onklo Ditriĥo de Mark por la ĉefa gento. Ekde 1409 Adolfo devis defendi sin kontraŭ postuloj de sia frato Gerhardo, kiu pretendis la Graflandon Mark por si kaj estis en alianco kun Ditriĥo la 2a de Moers, Ĉefepiskopo de Kolonjo. Malfermaj bataloj okazis ekde 1423. En 1437 komenciĝis mallonga fazo de paco, post kiam la landaj deputitoj estis devigintaj Adolfon, transcedi al Gerhardo grandan parton de la graflando. Per la Malpaco de Soest la bataloj denove eksplodis: La urbo Soest estis kverelinta kun sia reganto Ditriĥo kaj agnoskinta Adolfon kiel novan reganton. Multaj Imperiaj Statoj kaj la dinastio Burgonjo intervenis en la malpacon, kiu plivastiĝis tiamaniere al vaste etendiĝinta konflikto. La finon de la kvereloj kaj per tio la regeco de Kleve super Soest kaj Ksanteno en 1449 Adolfo la 2-a ne plu travivis.

Krom la rangaltigo de Kleve al duklando Adolfo antaŭenpuŝis la landan elkonstruon interalie per akvumsistemoj same kiel per modernigo de la administrado. Li reorganizis la kancelarion de la lando kaj vokis kontinuan konsilantaron.

Duko Adolfo estis entombigata en la kartuziana monaĥejo fondita de li sur la insulo Grave ĉe Wesel.

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Thiele, Andreas (2001): Erzählende genealogische Stammtafeln zur europäischen Geschichte, volumo 2, partvolumo 1. Europäische Kaiser-, Königs- und Fürstenhäuser I Westeuropa. R.G. Fischer Verlag, siehe Tabelle "145) Burgund (IV/2) Großreich Burgund II, Haus Valois II

Eksteraj ligiloj redakti