Adolphe Moynier

trezoristo de la Internacia komitato de la Ruĝa Kruco 1898 ĝis 1918

Adolphe Moynier, naskiĝinta en 1860 en Ĝenevo kaj mortinta en 1933, estis la filo de Gustave Moynier, kunfondinto de la Internacia Ruĝa Kruco. Li post studado de juro laboris kiel borsisto. Aldone li funkciis ekde la jaro 1887 kiel honora konsulo de Belgio en Ĝenevo kaj inter la jaroj 1898 ĝis 1918 kiel trezoristo de la Internacia Ruĝa Kruco. En tiu funkcio li en 1918, fine de la Unua Mondmilito, kunsubskribis la alvokon de la Internacia Ruĝa Kruco kontraŭ la uzo de venenaj gasoj.[1]

Adolphe Moynier
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1860 (1860-09-26)
en Ĝenevo
Morto 23-an de septembro 1933 (1933-09-23) (72-jaraĝa)
Familio
Patro Gustave Moynier
Infano Marcelle Moynier
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Dum la 4-a UK en Dresdeno dum somero 1908, por la unua fojo reprezentis sin la Internacia Ruĝa Kruco per Adolphe Moynier, kiu ĉeestis eksperimenton de ekzerca flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj kaj aliaj estis farataj sole en Esperanto. Partoprenis 50 portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj en la korto de la Saksa Ruĝa Kruco.

Referencoj redakti