Adolphe Quételet
Lambert Adolphe Jacques Quételet (Gento, 22-an de februaro 1796 – Bruselo, 17-an de februaro 1874) estis belga astronomo, matematikisto, statistikisto kaj sociologo. Li estis unu el la unuaj kiuj aplikis statistikajn metodojn en la sociaj sciencoj.
Adolphe Quételet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1796 en Gento |
Morto | 17-an de februaro 1874 (77-jaraĝa) en Bruselo |
Tombo | Brussels Cemetery |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Belgio |
Alma mater | Genta Universitato |
Okupo | |
Okupo | astronomo • matematikisto • fizikisto • kriminologo • statistikisto • sociologo • universitata instruisto • natursciencisto • verkisto • botanikisto |
Verkoj | Q123281070 |
Quételet ankaŭ estas konata pro la enkonduko de la korpomasa indico (KMI) ankaŭ nomata Quetelet indico (QI).