Adolphe SAX, efektive Antoine Joseph Sax, (naskiĝis la 6-an de novembro 1814 en Dinant ĉe la bordo de Mozo, mortis la 7-an de februaro 1894 en Parizo) estis belga instrumentkonstruisto, la inventisto de la saksofono kaj saksofonisto.

Adolphe Sax
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1814 (1814-11-06)
en Dinant, Namuro
Morto 7-an de februaro 1894 (1894-02-07) (79-jaraĝa)
en 9-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj franca
Ŝtataneco Reĝlando de la Unuiĝintaj NederlandojBelgio
Alma mater Reĝa Konservatorio de Bruselo
Familio
Patro Charles-Joseph Sax
Okupo
Okupo muzikilfaristo • inventistomuzikisto • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

La patro de Charles Joseph Sax estis artlignaĵisto. Li translokiĝis en la jaro 1835 al Bruselo, kie li malfermis sian propran instrumentkonstruejon.

Vivo redakti

Adolphe Sax estis unu el dek unu gefratoj. Li vizitis la konservatorion en Bruselo kaj tie studis fluton, klarneton, kantadon kaj harmonion. Lia unua memstara laboro kiel instrumentokonstruisto en la lignaĵejo de sia patro estis perfektigo de klarneto kaj basklarneto en la jaro 1840.

Sen rimedoj (lia patro foruzis multe da mono por eksperimentoj kaj ricevis plurfoje subtenon de la registaro) Sax iris en la jaro 1842 al Parizo kaj kunportis kiel sola rekomendo ekzempleron de la de li inventita komplete nova instrumento, la sopransaksofono. Li baldaŭ akiris la atenton de diversaj personoj de la muzikista mondo de Parizo, nome de Jacques Fromental Halévy, Daniel-François-Esprit Auber kaj aliaj. Precipe en la persono de Hector Berlioz li trovis aktivan subtenanton al kiu baldaŭ aliĝis sponsoroj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

Tiu ĉi artikolo baziĝas sur traduko el la teksto Adolphe Sax de la germana vikipedio.