Adoptismo

la netriunuisma doktrino ke Jesuo estis adoptita kiel Filo de Dio

Adoptismo estas parto de la unitarisma aŭ kontraŭtrinitarisma branĉo de kristanismo; ĝi unue aperis dum la unuaj jarcentoj post Kristo. Ĝia ĉefa tezo diras ke Jesuo naskiĝis nur perfekta homo kaj estis poste adoptita filo de Dio dum lia bapto, dum lia transfiguriĝo, dum lia releviĝo aŭ dum lia ĉieliro, depende de sekto. Ĉefa formo de adoptismo estis proponita de Teodoto kaj Paŭlo de Samosato. Adoptisman kristologion havis poste, dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj, la Polaj fratoj, ofte erare nomitaj "socinanoj". Ĝi estas malsama al la kristologio de la arianismo, laŭ kiu Kristo estas nek dio nek homo, sed la unua kreitaĵo.

La termino "adoptismo" aŭ "adoptianismo" iĝis aktuala kiam la hispana episkopo Elipando de Toledo, kaj iom poste ankaŭ la episkopo Felikso de Urgell, advokatis tian teologion en la 8-a jarcento, sed la ideo estas pli aĝa; ĝi troveblas jam en tiel frua teksto kiel la Paŝtisto de Hermaso, apokrifa apokalipso kiun oni kredas estis verkita de frato de la episkopo de Romo ĉirkaŭ 150 p. Kr.

Tiu teksto enhavas interalie dek parabolojn, el kiuj la kvina similigas la Dipatron al la posedanto de vinberĝardeno, La sanktan spiriton al ties vera filo kaj Kriston al ties sklavo, kiu faras pli ol petite kaj tial estas levigita al la pozicio de filo, ankaŭ li; do bildo klare malsama al la poste kutima triunu-ideo.

Sektoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti