Adorján DIVÉKY [divEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Divéky Adorján estis hungara historiisto, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1930).

Adorján Divéky
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1880 (1880-08-17)
en Dolný Kubín
Morto 25-an de majo 1965 (1965-05-25) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungarapola
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo historiisto • polisto • lingvisto • literaturhistoriisto • universitata instruisto
vdr

Adorján Divéky [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1880 en Hungara reĝlando, en Alsókubin (nuntempa Dolný Kubín en Slovakio). Li mortis la 25-an de majo 1965 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Adorján Divéky frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li ekinstruis en diversaj gimnazioj. Inter 19091911 li plulernis en universitato de Krakovo. En 1917 li iris al Varsovio por esplori en arĥivo, baldaŭe li instruis la hungaran historion en la universitato. En 1939 li hejmenvenis kaj instruis en universitato de Debrecen. En 1950 li emeritiĝis. Li konstante okupiĝis pri polaj-hungaraj rilatoj en la historio.

Verkaro (elekto) redakti

  • Felső-Magyarország kereskedelmi összeköttetése Lengyelországgal főleg a XVI.-XVII. században (1905)
  • Magyarok és lengyelek a XIX. században (Hungaroj kaj poloj en la 19-a jarcento) (1919)
  • A Lengyelországnak elzálogosított XVI szepesi város visszacsatolása 1770-ben (1929)

Fontoj redakti