Adrienne Csengery [ĉengeri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csengery Adrienne estas germana-hungara operkantisto (soprano), altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis Domokos Moldován.

Adrienne Csengery
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1946 (1946-01-03) (78-jaraĝa)
en Amberg
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Domokos Moldován
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Adrienne Csengery [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1946 en Bavario en Amberg.

Biografio redakti

Adrienne Csengery frekventis gimnazion en Budapeŝto, dum la gimnaziaj jaroj ŝi atingis unuan lokon en konkurso de Hungara Televizio. Ŝi akiris diplomon en la Muzikakademio Franz Liszt en 1970. Ŝi debutis en 1969 en la Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi apartenis al trupo de la Operejo inter 1970–2005, tamen okazis interrompo. Ŝi kantadis en Operejo de Munkeno inter 1974–1977. Ŝi atingis la unuajn lokojn en kantistaj konkursoj en 1973 en 's-Hertogenbosch, en la sekva jaro en Parizo. Ŝi estis gastokantisto ankaŭ en pluraj operejoj de Eŭropo kaj ŝi partoprenis en diversaj festivaloj. En 2005 ŝi ekinstruis en Scienca Universitato de Szeged kaj Universitato de Debrecen. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1981-2008.

Elektitaj operaj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Tízezer kilométer a Szovjetunióban (1963)
  • Lumaj ventoj (1969)
  • Hülyeség nem akadály (1986)

Fontoj redakti