Aecio de Amedo (502-575)[1] (greke:Ἀέτιος Ἀμιδηνός, latine:Aetius Amidenus) estis privata greka kuracisto de la romia imperiestro Justiniano la granda.[2] Li studis Medicinon en Aleksandrio, tie kie li faris avancitajn studojn pri ginekologio kaj mamkancero krom verki historian enciklopedion pri medicino konsistante je ses libroj. Ĝi esence estis ia kolekto da konoj pri la tiama medicino kaj ne pri liaj konceptoj kiel kuracisto.

Aecio de Amedo
(502-575)
La unua latina tradukaĵo de Aecio estis publikigita en 1535, en Bazelo, far Giovanni Battista Montanus (1498-1551) kaj Janus Cornarius (1500-1558). Aldo Manuzio lin publikigis en la greka, en Venecio, ĉirkaŭ la jaro 1534.
La unua latina tradukaĵo de Aecio estis publikigita en 1535, en Bazelo, far Giovanni Battista Montanus (1498-1551) kaj Janus Cornarius (1500-1558). Aldo Manuzio lin publikigis en la greka, en Venecio, ĉirkaŭ la jaro 1534.
Persona informo
Naskiĝo 502
en Amedo, sudoriento de Anatolio,  Turkio
Morto 575
en Mezopotamio,  Irako
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Bizanca imperio
Okupo
Okupo kuracistoverkisto
vdr

Biografio redakti

Kvankam li studis en Aleksandrio li praktikis medicinon en Bizancio kaj fariĝis unu el la ĉefaj oficialaj kuracistoj en la imperia domo. Plejparte superstiĉo kaj mistikismo estis liaj ĉefaj kuraciloj, krom rekomendi kastrigon[3] de epilepsiuloj[4]. En lia kuracista enciklopedio, Tetrabiblios, konsistanta je 16 libroj, li ne elmontris sian kompetentecon kiel doktoro, kaj liaj skribaĵoj estis laŭlitere iu kolekto da informoj far antaŭaj aŭtoroj tiel kiel Rufus de Ephesus[5], Antyllus[6], Leonides[7], Soranus[8] kaj Philumenus[9], kaj li kompilis el pluraj fontoj, ĉefe Galeno. El lia greka originalo, ok libroj estis presitaj en Venecio (1534) kaj iu plena latina tradukaĵo estis farita de Janus Cornarius (1500-1550), en Bazelo (1542), kiu estis akirita de Thomas Rymer Jones (1810-1880), la unua Profesoro pri Kompara Anatomio en la Reĝa Kolegio de Londono.

Li same faris esplorojn pri menstruo, asertante ke ĝi komenciĝas en la 14-a vivojaro kaj finiĝas en la 40-a vivojaro aŭ iom pli malfrue. Ĉe liaj skribitaĵoj oni trovas la plej bonajn traktaĵojn pri la malsanoj de orelo, nazo, gorĝo kaj dentoj, kaj pli etendige pri malsanoj de okuloj el la literaturo trovita en la antikveco. Li pioniris kiel verkinto pri difterio kaj traktado de aneŭrismo pere de vazligaĵoj. Li eble mortis en Bizancio kaj malfeliĉe post li, malmultaj interesiĝis pri la ginekologiaj problemoj.

Selektitaj verkoj redakti

  • Περὶ μελαγχολίας (Perì melancolìas, Pri melankolio)
  • Βιβλία ἰατρικὰ ἑκκαίδεκα (Biblìa iatrikà ekkàideka, Dekses libroj pri medicino)
  • Tetrabiblios
  • Contractae ex veteribus medicinae sermones XVI. Venetiis: Farrea; 1543-44
  • Librorum medicinalium tomus primus, primi scilicet libri octo nunc primum in lucem editi
  • Tomus Primus, Secundus, et Tertuis de re medica
  • Aetii Amideni libri medicinales V-VIII, Alexander Olivieri (kuratoro), Berlino, 1950

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti