Aefligen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aefligen (stacidomo).
Aefligen
Blazono de Aefligen
Blazono de Aefligen
Blazono de Aefligen
Aefligen, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Aefligen, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
Aefligen, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 5′ 45″ N 7° 33′ 25″ O / 47.09583 °N, 7.55694 °O / 47.09583; 7.55694 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 45″ N 7° 33′ 25″ O / 47.09583 °N, 7.55694 °O / 47.09583; 7.55694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 987
Areo 2,03 km²
Alteco 497 m super marnivelo
Poŝtkodo 3426
Komunumkodo 0401
Mapo de Aefligen
Mapo de Aefligen
Mapo de Aefligen
vdr


Pri la komunumo redakti

Aefligen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 987 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Aefligen situas en la suba Emme-Valo rekte ĉe la sudokcidenta bordo de la rivero Emme. La komunumo situas proksimume 25 kilometrojn sude de Soloturno kaj 20 kilometrojn oriente de la federacia urbo Berno. Al la komunumo apartenas ankaŭ la kvartaloj Ischlag nordokcidente de la vilaĝo, Neuhof kaj Schachen kaj kelkaj izolitaj bienoj. Aefligen apartenas al la paroĥo kaj komunuma asocio Kirchberg konsistanta el Kirchberg, Aefligen, Rüdtligen-Alchenflüh, Kernenried, Lyssach, Rüti ĉe Lyssach, Niederösch, Oberösch kaj Ersigen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,03 km², de kiuj 3,4% estas kovritaj de arbaro, 70,0% servas por agrikulturo kaj 22,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Aefligen limas en nordo kaj nordoriento al Utzenstorf, en oriento en unu punkto al Kirchberg, en sudoriento al Rüdtligen-Alchenflüh, en sudokcidento kaj okcidento al Fraubrunnen, kaj en nordokcidento al Bätterkinden.

Trafiko redakti

Tra Aefligen kondukas flanka brako de la kantona ĉefvojo n-ro 253 de Utzenstorf al Kirchberg kaj vojo de Fraubrunnen al Kirchberg. Tri kilometrojn sude de la komunumo en Rüdtlingen-Alchenflüh situas la alveturejo Kilchberg al la svisa aŭtovojo A1, kiu tie kruciĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 1. Per la stacidomoj Aefligen kaj Aefligen-Gemeindehaus ĉe la trajnlinio de Soloturno al Burgdorf la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Aefligen datiĝas el la jaro 1261 kiel Efflingen. Ek de la 13-a jarcento la Monaĥejo Fraubrunnen estis la plej grava bienposedanto, kiuj akiris la bienojn de la Grafoj de Kiburgo kaj aliaj bienposedantoj. Aefligen tiam apartenis al la malalta tribunalo Bätterkinden kaj la Senjorujo Landshut, kiu ek de la jaroj 1510 respektive 1514 fariĝis berna voktejo. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti