Aegle marmelosmarmeloso, ankaŭ nomata mukpomo estas specio el la familio de la Rutacoj (Rutaceae). La arbo portas aromajn fruktojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
marmeloso

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Sapindales
Familio: Rutacoj (Rutaceae )
Genro: Aegle
Aegle marmelos
(L.) Corrêa
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
arboŝelo

Aspekto kaj folioj redakti

Aegle marmelos estas folifala, malgranda ĝis mezgranda arbo. Kultivataj ekzempleroj atingas altecon de pli ol 10 m. La krono estas mallarĝa.[1] [2] [3] [4]. La trunko disbranĉiĝas tuj super la grundo. La arboŝelo estas blua-griza. mola, kaj ĉe la junaj branĉoj neregule sulka.[1] Ĝi malfiksiĝas en maldikaj platoj[4]. Vunditaj branĉoj sekrecias travideblan sukon, kiu, simile al Gummi arabicum sekiĝas al longaj fadenoj.[4] Ekzistas du specoj de branĉoj: longaj branĉoj (longbranĉoj) kun internodoj de 3 ĝis 5 cm kaj mallongaj branĉoj, kiuj entute estas nur 1 ĝis 3 cm longaj kaj portas multajn foliojn.

La alternesidaj folioj havas ĉe la longbranĉo unu ĝis du dornoj.[1] La dornoj estas 1,5[2] ĝis 3[3] cm longaj. La folioj estas tre variaj, forte sunumitaj folioj povas havi ruĝecan koloron. La folitigo havas mallarĝajn aŭ larĝajn flugilforman randon.[1] La limbo estas nepare pinata kun tri, malofte kvin folietoj. La flankaj folietoj ne havas tigojn, dum la pinta folieto havas tigon. La folietoj longas 4 ĝis 12 cm kaj larĝas 2 ĝis 6 cm. La bazo estas rondeca ĝis kojnforma, la fino estas iom longigita, sed malpinta. La rando estas malforte denta aŭ noĉita.[3] La folioj estas glataj kun maldika nervaturo.[1]

Floro redakti

La floroj staras unuope aŭ ĝis sepope en la foliakseloj kaj je la fino de la branĉoj. Kaliko kaj flortigo estas haraj.[2] La verde blankaj floroj havas diametron de 2 cm. La sepaloj estas kunkreskintaj al malprofunda kaliko kun 5 pintoj. La petaloj estas longece ovalaj kaj supre de la mezo plej larĝaj kaj vaste etendiĝintaj. Ili havas dikan teksturon kaj estas kovritaj de oleoglandoj. La longece ovala ovario konsistas el ok fruktfolioj kiuj kuniĝas al stiluso kiu fariĝas kapetfoma stigmo.[1] La floro havas 30 ĝis 50 stamenojn. [3] [1]

 
Frukto de marmeloso

Frukto kaj semoj redakti

La pirformaj fruktoj havas grandecon de 5 ĝis 10 cm. Maturaj ili estas verdecaj ĝis flavaj. La mezokarpo formas 3 mm dikan lignecan tavolon. La sekigita frukto havas oranĝkoloran, sukan endokarpon.[2] La multnombraj 1 ĝis 8 mm grandaj semoj estas ĉirkaŭataj de lanecaj haroj kaj troviĝas en klara, glua fluidaĵo. Ĉiu semo havas embrion, sed neniu endospermon.[3] Kultivataj varioj povas havi multe pli grandajn fruktojn kaj malpli da semoj. Ili ankaŭ ne estas gluaj.[4]

Disvastigado redakti

Aegle marmelos estas indiĝena ĉe la suda rando de Himalajo de Pakistano, Hindio kaj suden ĝis Bangladeŝo, Birmo kaj la Malaja Duoninsulo.[4] Ĝi kreskas en arbaroj kun musona klimato en alteco de 600[3] bis 1200[2] m. En Sudorientazio marmeloso estas ofte kultivata.

Utiligado redakti

 
Tranĉitaj fruktoj de marmeloso

Post la forpreno de la malmola ŝelo la frukto estas freŝe manĝebla. Ĝia gusto similas al tiu de pomo, sed tre acida. El la suko estas farataj dolĉaĵoj, marmelado kaj ĉatnio. La junaj folioj estas uzataj kiel legomo kaj spicaĵo. El la floroj kaj la arboŝelo estas farata bonodora oleo. Fruktoj, folioj kaj arboŝelo estas uzataj en medicino.[4]

Religia Utiligado redakti

En Hinduismo la arbo estas sankta al Ŝivao. Ĝiaj triopaj folioj similas al la tridento de Ŝivao. La kredantoj oferas la fruktojn al Ŝivao.

Sistematiko redakti

La specio ricevis de Carl von Linné la nomon Crataeva marmelos. Corrêa enkondukis en 1800 la genron Aegle kaj nomis la planton Aegle marmelos. La epiteto marmelos venas de la portugala vorto marmelos, kiu signifas „cidonioj“, pro la odoraj kaj dolĉaj fruktoj. La genronomo Aegle estas la latinigita formo de la greka Aigle, unu el la Heliadoj el la helena mitologio.[5]

Proksime parencaj estas la genroj Aeglopsis, Afraegle kaj Balsamocitrus, indiĝenaj en Afriko[1] [6].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 (1967) The Citrus Industry.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Hassan-ud-Din, Shahina A. Ghazanfar. eFloras.org Aegle. Missouri Botanical Garden Press, p. 27.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Dianxiang Zhang, Thomas G. Hartley. (1994+) eFloras.org Aegle. St. Louis: Missouri Botanical Garden Press, p. 96.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Julia F. Morton. (1987) Fruits of warm climates, p. 187–190.
  5. Helmut Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. 3. Auflage, Nikol Verlag, Hamburg, 2005, ISBN 978-3-937872-16-2
  6. Bernard E. Pfeil, Michael D. Crisp. (2008) The age and biogeography of Citrus and the orange subfamily (Rutaceae: Aurantioideae) in Australia and New Caledonia, p. 1612–1631.

Eksteraj ligiloj redakti