Aelfwald (East Anglia)

Aelfwald (m. 749) estis reĝo de East Anglia, Anglio de 713 al sia morto.

Aelfwald
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 700 (0700-01-01)
Morto 1-an de januaro 749 (0749-01-01) (49-jaraĝa)
Etno Engloj vd
Familio
Dinastio Wuffingas vd
Patro Ealdwulf vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝi sekvis sian patron Ealdwulf kiel reĝo. Dum lia regado konstruiĝis la centro de Ipswich kiu iĝis grava haveno por komercado kun Germanio: pro tiu komercado la regno prosperis.

Aelfwald ĝuis amikajn rilatojn kun la potenca najbara regno Mercia, kies reĝojn li verŝajne agnoskis kiel superuloj, kaj pro tio East Anglia ĝuis pacon dum lia regado.

Restas letero skribita ĉirkaŭ 747 de Aelfwald al Sankta Bonifacio. En la letero Aelfwald diris ke li subtenos du proponojn ĉe eklezia konsilio: la samigo de preĝoj dum la ĉiutagaj diservoj de diversaj monaĥejoj, kaj la enhavigon de preĝoj por regantoj.

Aelfwald mortis en 749. Oni ne scias ĉu li postlasis filon.