Aelfwine (n. ĉ. 661, m. 679) estis subreĝo de Deira, Anglio, sub sia frato Ecgfrith, reĝo de Northumbria, de kiu Deira estis parto.

Aelfwine
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 661 (0661-01-01)
Morto 1-an de januaro 679 (0679-01-01) (18-jaraĝa)
en Battle of the Trent
Mortis pro morto dum batalo vd
Etno Engloj vd
Familio
Patro Oswiu vd
Patrino Eanflaed vd
Gefratoj AelflaedOsthrythAlhfrithAldfrithEcgfrith vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aelfwine kaj Ecgfrith estis filoj de Oswiu, kiu regis Northumbria de 641 al 670. Kiam Ecgfrith heredis la regnon en 670, li nomumis Aelfwine subreĝo de Deira. Ĉar Ecgrith ne havis infanon, eblas ke li intencis ke Aelfwine sekvu lin kiel reĝo de Northumbria.

Tamen tio ne okazis: en 679, Aelfwine mortis dum batalo inter Northumbria kaj Mercia: per la interveno de Teodoro de Tarso, ĉefepiskopo de Canterbury, sekvis pacakordo per kiu Aethelred pagis la kutiman monpunon pro la morto de Aelfwine (sed gajnis Lindsey).

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, Aelfwine havis 18 jarojn kiam li mortis.