Aelius Everhardus Vorstius

nederlanda kuracisto, botanikisto kaj universitata profesoro

Aelius Everhardus Vorstius estis nederlanda kuracisto, botanikisto kaj universitata profesoro, estis filo de Henricus Vorstius kaj Maria Schaeria, familio kiu okupis altajn postenojn en la eklezio. Li pasis sian infanecon kune kun ties pripatrinaj geavoj, en Venlo. Kiam li estis 15-jara, li ekloĝis kun siaj gepatroj en Dordrecht, kaj en la 28-a de aprilo 1580 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lejdeno, kiel studento pri literaturo kaj homsciencoj, kie li estis lernanto de Bonaventura Vulcanius, Peter Tiara kaj Justus Lipsius.

Aelius Everhardus Vorstius
Nederlanda kuracisto kaj botanikisto.
Nederlanda kuracisto kaj botanikisto.
Persona informo
Naskiĝo 26-a de septembro 1565
en Roermond,  Nederlando
Morto 22-a de oktobro 1624
en Leiden,  Nederlando
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Kolonjo
Universitato de Bolonjo
Familio
Infanoj Adolphus Vorstius vd
Profesio
Okupo kuracistobotanikisto • universitata instruisto • anatomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la 18-a de januaro 1586 li daŭrigis siajn studojn en la Universitato de Hajdelbergo kaj post kvar jarojn li eniris en la Universitato de Kolonjo. Li sukcedis al Gerardus Bontius kiel profesoro pri Naturhistorio kaj Teoria Medicino, en la 22-a de septembro 1599. Post la morto de Petrus Pavius, en la 8-a de majo 1617 li ankaŭ komencis instrui botanikon en la Universitato de Lejdeno, sciencon kiun li lernis en Padovo.

Selektitaj publikaĵoj redakti

  • Oratio de Caroli Clussi vita et obitu. Leiden, 1609
  • Oratio honori et memoriae Petri Paawi dicta. Leiden, 1617
  • De annulorum origine.
  • Clusii ... Curae posteriores, seu Plurimarum non antè cognitarum, aut ..., Charles : de L'Ecluse, Aelius Everhardus Vorstius, Giovanni Battista Coccini, 1611
  • Theses medicae de melancholia ..., Aelius Everhardus Vorstius, Johannes Le Piper, Lejdeno, 1621
  • Theses medicae de convulsione quarum patrocinium volente ..., kune kun Philipp a Gennip, 1616
  • Disputatio medica de crisibus et diebus decretoriis ..., George Bruno, 1616
  • De Lue Venerea, Aelius Everhardus Vorstius, Henricus Florentius, Guilielmus Liebergen, Cornelis van Wesep, 1621
  • Disputatio medica de apoplexia ..., Aelius Everhardus Vorstius, Benedictus de Castro, Lejdeno, 1621

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti