Aeratakoj kontraŭ Dresdeno

Aeratakojn kontraŭ Dresdeno – la spacegon de la urbo – entreprenis la Royal Air Force (RAF) kaj la usona aerarmeo (USAAF) ekde aŭtuno de 1944 dum la Dua Mondmilito. Historie famiĝis aparte la kvar atakaj ondoj de la 13-a ĝis 15-a de februaro 1945. Tiuj ĉi mortigis laŭ plej aktualaj historiaj esploroj inter 22.700 kaj 25.000 homojn. Grandaj partoj de la urbocentro kaj de la industria kaj milita substrukturo de Dresdeno estis detruitaj.

Vidaĵo ekde la turo de la Kruco-Preĝejo sur la urbocentron de Dresdeno, detruitan per la aeratakoj
Dresdeno, 1945, vidaĵo el la urbodomo (Rathaus) super la detruita urbo.

Aparte ĉi tiuj atakoj kontraŭ Dresdeno kaŭzis (malgraŭ pli altaj viktimonombroj je kelkaj aliaj aeratakoj kontraŭ germanaj urboj) kritikon pri la aermilitado de la okcidentaj aliancanoj ekde 1942, precipe pri la brita areobombardo-ordono. Historiistoj diskutas ĝis nuntempe, ĉu ĉi tiuj areobombardoj estis milite necesaj kaj celtaŭgaj kaj ĉu ili etike kaj jure estas prijuĝeblaj kiel militkrimoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti