Aeroĝelo estas solida materialo kun tre malgranda denso. Ĝi estiĝas el ĝelo, en kiu oni anstataŭigis la likvan komponanton per gasa.

2,5-kg-a briko sur 2,38-grama aeroĝelo

Ĝi havas specifajn fizikajn proprecojn (ekz. kiel izolaĵo), ĝi estas diafana, blueca kaj havas internan refrakton.

La aeroĝelon inventis Steven Kistler en 1931, post veto kun Charles Learned, ke li povas en ĝelo ŝanĝi la likvon en gason, sen kunfaligi la ĝelon. La unuaj tiaj ĝeloj estis silikonĝeloj. Ekde tiam evidentiĝis, ke oni povas prepari ĝelon el diversaj materialoj.

Kiam oni tuŝas aeroĝelon, oni sentas malpezan, sed solidan ŝaŭmon. Se oni premas ĝin, tio ne lasas spuron sur ĝi, sed forta premo kaŭzas restantan kreviĝon. Je tre forta premo, ĝia strukturo kolapsas kaj la aeroĝelo disfalas kiel vitro. Spite al la lasta propreco, ĝi estas strukture tre rezista kaj povas subteni 2000-oblan mason (kompare al la propra maso). Tio estas dankinda al la dendrita mikrostrukturo, en kiu la ringoformaj korpuskloj (grandaj 2-5 nm) formas nodojn, elformante tre porecan, preskaŭ fraktalan strukturon, kies poroj estas pli malgrandaj ol 100 nanometroj.

Uzo redakti

 
Termoizolado
  • termoizolado
  • absorba materialo

La aeroĝelo havas varmokondukan kapablon en aero ĉe 300 K de 0,017 ĝis 0,021 W/(m·K) kaj tipan valoron de 0,02 W/(m·K), kio estas treege malgranda kaj nuntempe, laŭ la Guinness-libro de Rekordoj por materialoj, ĝi estas la plej bona varmoizola materialo.

Oni en 2000 produktis flekseblan aeroĝelon miksante fibrojn en la materialon. Tiele la uztereno plivastiĝis.

Ĝia plej konata uzo estis, kiam NASA kolektis interstelaran polvon per ĝi (sur satelito).

La karbonbaza aeroĝelo estas bone uzebla por pretigo de superkondensatoro. Pro la grandega surfaco de la aeroĝelo, ili povas esti 2000-5000-one grandaj ol tradiciaj kondensatoroj.

La firmao Dunlop uzas ĝin por interna rigidigo de la tenisbatiloj.