Afableco

apreza, respektoplena kaj bonvola konduto kaj sinteno

Afableco laŭ la ĝenerala lingvouzo kaj laŭ la lingvaĵo de socia psikologio estas la apreza, respektoplena kaj bonvola (de la latina koncepto benevolentia) konduto de homo, sed ankaŭ la interna emocia sinteno de homo al sia socia medio, aŭ laŭ Reta Vortaro la eco esti "plaĉa per ĝentileco, bonakcepto, agrablaj vortoj kaj komplezo". Malo de afableco estas envio.

Filozofio redakti

Laŭ Aristotelo la afableco estas la mezo inter la konduto de homo kiu nepre kaj je ajna prezo volas plaĉi al la ĉirkaŭuloj (ἄρεσκος) kaj de kverelemulo (δύσερις), do ĝi signifas pacan kaj amikeman konduton al amikoj kaj la socia medio.

 
 La afablulo renkontas sian kontaktulon aminde kaj kun konvena intereso. Li konsideras konvinkojn kaj bezonojn de aliaj homoj kaj provas konduti tiel ke neniu ĝeniĝas. Ĝenerale do valdas, kiel dirite, ke li en komunikado kaj socia trafiko kondutos ĝuste.“ 
— Aristotelo[1]

En Vikipedio redakti

Pro la kolektiva karaktero de Vikipedio povas okazi ofte ke diversaj redaktantoj ne tute konsentas pri objektiveco de enhavo en la artikoloj, tiele necesas afableco por eviti ĝenajn sintenojn, kiuj kondukus al redaktobatalo. Male kiam afable oni konsentas pri solvo inter diversaj opinioj, ĉio iras glate kaj la kunlaboro eblas. Unu el plej necesaj afablaj trajtoj en Vikipedio temas pri utila helpo al novuloj, kio povas plialtigi la kvaliton de la enhavo.

Diversaĵoj redakti

En Francio ekzistas retejo "afableco.fr", kiu dediĉas sin al altigo de afableco en teamoj. Sekve la firmao prave klarigas pri sia nomo, ke "Afableco? Ça signifie “convivialité” en Esperanto!".

Citaĵo el la Proverbaro Esperanta redakti

 
 Afabla vorto pli atingas ol forto. 
— L. L. Zamenhof[2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Aristotelo, 1985: etiko de Nikomaĥo, ekzemple laŭ traduko germanlingva el 1985 de Eugen Rolfes, tie versoj 1126b27 kaj sekvaj.
  2. L. L. Zamenhof; Camille Rogister eld.: Proverbaro esperanta, eldonejo Stafeto, La Laguna, 1974 ISBN: 400-7609-6