Afazio (el la greka: αφασία, aphasia, senparola) estas perdo de la parolkapablo, sen paralizo de la langaj muskoloj. La vorto estis kreita en 1864 de Armand Trousseau.

Afazio estas kaŭzita de lezo en la maldekstra cerboparto.

Afaziologio okupiĝas pri diagnozo kaj kuracado de afazio.

Kaŭzoj redakti

Afazio okazas post neŭrologiaj malsanoj, kiel ekzemple:

Efikoj redakti

Diversaj partoj de la lingvaj kapabloj povas suferi diversgrade de la efikoj de afazio:

Tipoj redakti

Famaj tipoj de afazio estas Broca-afazio kaj Wernicke-afazio.

tipo parolo parolripeto kompreno vortotrovo
Broca-afazio ĝenita ĝenita limigita pri sintakse kompleksa materialo limigita
Wernicke-afazio flua (foje troparolado kaj uzo de neologismoj) ĝenita limigita limigita
amnesta aŭ anoma afazio flua, sed parafazio tre limigita iomete ĝenita ĝenita, parafazio
totala afazio ĝenita ĝenita ĝenita ĝenita

Aldone al tiuj kvar ĉefaj formoj de afazio ekzistas pli maloftaj formoj. Se la kontakto de la Broca- kaj Wernicke-areo estas rompita, la afaziulo ne povas ripeti la vortojn, kiujn li aŭdas. La transkortiga afazio forrabis la memstaran parolon, sed reservas la laŭtlegadon. Aliaj formoj estas la akalkulio, la plej severa formo de la diskalkulio, kaj la alexio, kiu ne permeseas legi kaj skribi.

Carl Wernicke kaj Paul Broca malkovris la sensoran kaj la motoran afazion. Ili lokalizis la sensoran kaj la motoran parolcentron en aliaj regiono de la cerba krusto. Laŭ ili la afazio estas kaŭzita de la lezio de tiuj centroj. Laŭ la nuna teorio ne ekzistas isolitaj centroj, sed samtempaj integrativaj kontaktoj de multa diversaj procesoj; la afazio estas perturbo de tiaj procesoj aŭ kontaktoj.

Aliaj kaj miksaj tipoj eblas. Tiuloke oni povas memori pri akalkulio kaj aleksio.

Gvida afazio estas la rompo de ligo de Broca- kaj Wernicke-areo. La malsanulo ne povas rediri, kiun li aŭdas.

En transkortikala afazio la malsanulo ne povas paroli, sed li povas laŭte legi.

En amnesta afazio la malsanulo povas flue paroli, sed li devas serĉi vortojn.

Ankaŭ uzado de skriba lingvo povas esti perturbita, kiel parolo. Globala afazio povas senigi homon el ĉiu formo de lingvo.

La posta (pli bene: malantaŭa) kaj antaŭa afazio referas ne al la tempo, sed al loko de afazio. Duvoja modelo de Michael Ullman interpretas funkcion de du areoj. Laŭ ĝi la antaŭa regiono memoras kaj uzas la gramatikon, la posta areo la vortoprovizon.

La malantaŭan afazion karakterizas malfacilo trovi vortojn, precipe verbojn kaj substantivojn. La malsanuloj povas pli bene uzi regulajn formojn, ol neregularajn. La kialo estas, ke la leksikono dependenta de memoro estas difektita, sed la regionoj por uzi regulajn formojn restis sanaj. Laŭ neŭropsikologaj esploroj la difektitaj areoj estas la maldekstra temporala lobo kaj tempora-parietala areoj.

La ĉefa simptomo de antaŭa afazio estas agramatismo. La malsanulo emas malĝuste uzi gramatikon, kaj povas bli bone uzi neregularajn formojn ol regularajn. Ekzemple la malsanuloj havas problemojn eltrovi pasintajn formojn de elpensitajn verbojn. Ĝi ekigas el difekto de antaŭaj areoj, Broca-areo kaj ĝiaj narbaroj, bazalaj ganglionoj.

Klasikaj esploristoj de afazio estas Carl Wernicke kaj Paul Broca. Ili lokalizis la sensajn kaj motorajn centrojn al malsamaj regionoj de krusto, kaj ili pensis, ke la afazio eligas per damaĝo de tiuj centroj. La novaj teorioj eksplikas parolfunkciojn kaj afazion ne per itolitaj centroj, sed per pliaj nervocentraj procesoj, kiuj integriĝas, aŭ tiu integrado estas damaĝita.

Kuracado redakti

Logopedia terapio helpas relerni la lingvon, la parolon, la inteligadon de la parolo, la legadon kaj la skribadon. Ankaŭ la ĉevalterapio povas helpi per la ritmo de la movado. Tiu helpas ankaŭ la relaksadon, kaj per tiu, la entenadon de la informoj.

La terapio povas uzi bildojn, al kiuj la afaziulo konceptoj ligi povas. La auditiva helpo helpas aŭdi kaj kunparoli sonojn, vortojn kaj frazojn in arbitrara ordo. La videoj montras movojn de lango kaj mundo pligrandigite. Ankaŭ muziko helpas kaj plibonigi lingvajn pretencojn, kaj milidigi aliajn sekvojn (izoliĝado, emociaj problemoj, prilabori traŭmon) de afazio.[1][2]

Krom logopedio ankaŭ la ĉevalterapio povas esti ŝloŝile grava restarigi ligvajn kaj parolajn funkcionojn. La malrapide iranta ĉevalo peras la samajn ritmojn, kiujn baseno, rompo, nerva kaj muskola sistemo dum sana iro. Surĉevale la afaziulo movas kun la ĉevalo, kaj enigas la stimuloj relaksite. La terapion faras fakuloj kun speciale trenitaj ĉevaloj.

Ofte la afazio estas komplete resanigebla; la malsanuloj kompenzas dekstra latere. La resanigado havas ŝiajn strukturalajn barojn; nur iuj regionoj povas restarigi la funkcionoj: najbaraj regionoj, simetria regiono en la alia hemisfero, kaj hierarkie alligantaj regionoj. Ankaŭ aliaj faktoroj influas la resanigadon, kiel aĝo, sekso, lateraleco, lateraleco de lingvo, aliaj lernitaj lingvoj, kaj la loko kaj grandeco de lezio.

La rezultoj dependas de multa faktoroj. Je maljuna la malsanulo, des malpli rapida la resanigado. Tempo de komenco povas esti kritika. Ankaŭ la uzitaj iloj, la ofteco kaj tempo de terapio tre gravas. Ankaŭ multa ekzercado (aŭskulti, paroli, legi, skribi kaj kanti) gravas. La kunlaboro de malsanulo, kuracisto, familio, amikoj, logopedo kaj movterapeŭto estas decida. Grupoj de malsanuloj kontribuas al resanigado.

Literaturo redakti

  • (eo) Claude Piron [Klaŭdjo] : Psiĥaj reagoj al Esperanto ; Afazio ; Letero al Leonard Orban ; La rajto komuniki. MAS, 2016, 70 p., ISBN 978-2-36960-063-3
  • (hu) Pri afazio Arkivigite je 2009-02-24 per la retarkivo Wayback Machine, en: Pedagógiai lexikon, szerk. NAGY Sándor, Budapest, Akadémiai Kiadó, 1984–1988
  • (de) Blanken, Gerhard (eld.): Einführung in die linguistische Aphasiologie. Theorie und Praxis. Freiburg: HochschulVerlag, 1991 (ISBN 3-8107-5055-7)
  • (de) Leischner, Anton: Aphasien und Sprachentwicklungsstörungen: Klinik und Behandlung. Stuttgart: Thieme, 1987 (2. Aufl.) (ISBN 3-13-573902-3)
  • (de) Lutz, Luise: Das Schweigen verstehen: Über Aphasie. Berlin: Springer, 2004 (3. Aufl.) (ISBN 3-540-20470-9)
  • (de) Pohlmann, Mareike: Die Aphasie-Selbsthilfegruppe: Theorie und Praxis - Von der Gründungsidee bis zur Umsetzung, Saarbrücken: VDM Verlag Dr Müller, 2007, ISBN 978-3-8364-1377-0
  • (de) Schöler, Meike & Holger Grötzbach: Aphasie: Wege aus dem Sprachdschungel. Berlin: Springer, 2004 (2. Aufl.) (ISBN 3-540-20469-5)
  • (de) Tesak, Jürgen: Einführung in die Aphasiologie. 2., aktualisierte Auflage. Stuttgart/New York: Thieme, 2006 (ISBN 3-13-111112-7)

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Afázia en la hungara Vikipedio. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aphasie en la germana Vikipedio.