La Afero Sirven estis juĝa afero kiu okazis ĉirkaŭ 1765, ĉirkaŭ tri jarojn post la fama afero Calas kiu estis okazinta ĉe Tuluzo, dum tiu okazis ĉe Castres, Francio. Voltaire same engaĝiĝis en tiu afero kiu same montris kazon de religia maltoleremo kiu ekzistis dum la epoko de la Antikva Reĝimo, iom antaŭ la Franca Revolucio.

Disvolviĝo redakti

Pierre-Paul Sirven kaj lia edzino, ambaŭ protestantoj, havis tri filinojn. La dua, Élisabeth, suferis pro intelekta malkapablo.

La 6an de marto 1760, Élisabeth malaperis. Pierre-Paul Sirven eksciis, ke ŝi estis ricevita de la monaĥinoj de la konvento de Dames-Noires (nigraj monaĥinoj). Aliaj asertis ke la religiulinoj prenis ŝin kaj klopodis konvinki ŝin ke ŝi estas alvokita de Dio. Nekompreninte sian situacion, Élisabeth ribelis. Fine la episkopo de Castres Jean-Sébastien de Barral[1] decidis redoni ŝin al siaj gepatroj. Post kelkaj monatoj, Élisabeth malaperis denove kaj estis trovita mortinta funde de seka puto. Tiam la religiulinoj akuzis ŝiajn gepatrojn pri fitraktado de Élisabeth por eviti ŝian konverton al la katolikismo.

Sekve, Pierre-Paul Sirven kaj lia edzino estis juĝataj kaj mortokondamnitaj. En 1771 Voltaire pledis iliafavore kaj pruvis ilian senkulpecon.

Referencoj redakti

  1. Francis Delbeke, L'action politique et sociale des avocats au XVIIIe siècle : leur part dans la préparation de la Révolution française, vol. 1, Librairie universitaire,‎ 1927, 302 p., p. 179 et sq.

Eksteraj ligiloj redakti