Afonso de Paiva (Castelo Branco, ĉ. 1460 - ie en Etiopio 1490 aŭ 1491) estis portugala spiono kaj esploristo. Li servis al la reĝo Johano la 2-a kiu sendis al lin en 1487 kiel akompananto de Pêro da Covilhã al maskoveturo Orienten por kolekto da informoj pri la komercvojoj. Afonso mortis pro pesto ie en Etiopio, apenaŭ du jarojn kaj duonon post la komenco de la ekspedicio, sen povi transdoni la informojn pri siaj spertoj. Pêro da Covilhã havis pli da bona sorto kaj finkompletigis la itineron, sed ankaŭ neniam revenis al Portugalio.

Afonso de Paiva
Persona informo
Naskonomo João Afonso de Aveiro
Naskiĝo 30-an de novembro 1459 (1459-11-30)
en Castelo Branco,  Reĝlando Portugalio
Morto 30-an de novembro 1489 (1489-11-30) (30-jaraĝa)
en Afriko
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Okupo
Okupo esploristo • diplomato
vdr

Biografio redakti

Afonso de Paiva estis funkciulo de la juda komunumo, aktiveco kiu faciligis lian kontakton kun homoj de Levantenio kaj ebligis lin la lernadon de la hebrea kaj de la araba, kion li eklernis parolante kun la komercistoj de Sebto. Li partoprenis en la batalo de Toro kun la trupoj de Alfonso la 5-a, kaj apud la infanto Johano, kiu agnoskis siajn meritojn kiel ŝildisto. Tiel, li estis elektita en 1487 de Dom Johano, jam reĝo de Portugalio, kiel akompananto de Pêro da Covilhã, kiu inter aliaj spertoj, estis farinta du ekspediciojn al Berberio kaj konis la kutimojn kaj la araban, survoje serĉe de informaro pri la regno de la legenda Pastro Johano kaj pri la komercvojo al Hindio.

Veturado Orienten redakti

 
Tiu mapo montras la veturon de la esploristoj Pêro da Covilhã kaj Afonso de Paiva; la verda vojo indikas la itineron kunan; la oranĝa, la itineron de la unua; la blua la itineron de la dua (necerte). Nigre videblas la marvojo al Hindio, farita kelkajn jarojn poste fare de Vasco da Gama.

En 1487, la reĝo Johano la 2-a sendis lin, kun Pêro da Covilhã, serĉe de informo pri la mita regno de la Pastro Johano kaj pri la vojo al Hindio. Maskitaj kiel komercistoj kaj trejnitaj de reĝaj kosmografoj kaj de la rabeno de Beja, ili eliris ĉevalrajde el la 7a de majo de Santarém (kie tiam estis la Kortego), okcidenten al Valencio kaj poste al Barcelono, kien ili alvenis la 14an de junio. El tie perŝipe ili alvenis al Napolo, kaj de tie al la grekaj insuloj. Ili elŝipiĝis en Rodoso, kiu tiam apartenis al la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo, kaj tie ili ripozis ĉe portugalaj monaĥoj.

Rodoso estis la lasta tero de kristanoj kie ili estos. El tie ili iris al Aleksandrio, en Egipto, jam tero de islamanoj, kie ili akiris kelkajn varojn por kredindigi sian maskon de komercistoj. Ili nalsaniĝis kaj preskaŭ mortis. El Naib, oficiro de la Sultano, konfiskis iliajn varojn, kredante ilin mortontaj kaj senfilaj; rekuperitaj, ili ankaŭ rekuperis la valoron de la varoj. El tie ili klopodis sekvi la vojon de la spickomerco, sed en kontraŭa direkto: ĉevalrajdis al la mediteranea havenurbo Rozeto kaj de tie, perŝipe al Kairo. Poste ili aliĝis al karavano kiu trapasinte la dezerton ĉe la orienta bordo de la Ruĝa Maro, estis trapasonta Arabion, al Adeno, marborde de la Hinda Oceano. Ili trapasis Suezon, El Tor, la dezerton de la duoninsulo Sinajo, kaj la gravajn islamreligiajn urbojn Medino kaj Mekko, kie ili devis agadi kiel islamanoj por plue kredindigi sian maskon de islamaj komercistoj anstataŭ sian veran spionan identecon.

Ili alvenis al Adeno en 1488, kaj tie ili separiĝis, rendevuinte en Kairo por la komenco de 1491. Afonso de Paiva iris al Etiopio serĉe de la regno de la Pastro Johano kaj Pêro da Covilhã veturis al Hindio. Pêro alvenis en novembro 1488 al la urbo Kalikuto, unu de la plej malgrandaj regnoj de la teritorioj de la aktuala Hindio. Tie li konis komerciston kiu informis al li pri la itinero de la spickomerco — kun indikoj pri la ekzisto de la insulo Srilanko, de kie venis la cinamo, kaj de Malajzio, de kie alvenis la miristiko — kaj pri la grava rolo de Kalikuto en la tuta procezo: estis tie kien venas la spicoj, pretaj por enŝipiĝi en direkto al la Ruĝa Maro (kaj fine por Venecio).

La 30an de januaro 1491, Pêro venis al la pordoj de Kairo, laŭ la interkonsentita rendevuo, kaj anstataŭ Afonso de Paiva, li renkontiĝis kun la rabeno Abraham (rabeno de Beja) kaj kun alia juda portugalo, José de Lamego, kiu informis al li ke Afonso de Paiva estis ĵus mortinta pro pesto, kaj ne povis rakonti la rezulton de siaj veturoj. Plej verŝajne li eĉ ne veturis ĝis Etiopio, ĉar tiu lando ne permesis revenon de eksterlandanojn kaj retenis ilin, kiel okazis poste al Pêro da Covilhã.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • SERRÃO, Joel (dir). Dicionário de História de Portugal. Porto: Livraria Figueirinhas, 1992, vol IV, pg. 527, sv Afonso de Paiva.