Afrika Akademio de Lingvoj

La Afrika Akademio de Lingvoj (angle African Academy of Languages (ACALAN); france Académie Africaine des Langues; portugale Academia Africana de Línguas (ACALIN)) estas tutafrika organizo fondita en 2001 fare de la tiama prezidento de Malio nome Alpha Oumar Konaré, sub la protekto de la Afrika Unio, por la harmoniigo de multaj lingvoj parolantaj en Afriko. La unua estro de AKALIN estis la iama ministro pri Baza Edukado de Malio nome Adama Samassekou. En 2006 estis deklarita de AU kiel Jaro de Afrikaj Lingvoj, kaj la 21an de Junio okazis la inaŭguro de la provizora Stabanaro de AKALIN en Adis-Abebo, Etiopio.

Afrika Akademio de Lingvoj
organizaĵo
Informoj
fondodato 2001
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
Internacia Akademia Unio vd
vdr

Ekde Decembro 2009, Prof. Sozinho Francisco Matsinhe el Mozambiko estras AKALIN.[1]

Lingvolernado redakti

ACALAN kuraĝigis ĉiujn afrikanojn lerni almenaŭ unu alian afrikan lingvon krom sia gepatra lingvo. ACALAN celas rajtigi partoprenantojn kaj komisionojn en diversaj kapabloj por promocii siajn lingvojn en la eduka sektoro, labormedio. Ĝi alkuraĝigas krei novajn terminologiojn kaj uzi afrikajn lingvojn kune kun la koloniaj lingvoj por pli bona asimilado kaj integriĝo de Afriko[2].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti