Afrika arbustosilvio

La Afrika arbustosilvio (Bradypterus baboecala) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika arbustosilvio

Afrika arbustosilvio, ĉe Pietermaritzburg, Sudafriko
Afrika arbustosilvio, ĉe Pietermaritzburg, Sudafriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. baboecala'
Bradypterus baboecala
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu birdo estas tre timida kaj malfacile videbla. Ĝi estas malhele nigrecbruna supre (iom ruĝecbruna en dorso kaj vostobazo kaj pli malhele en flugiloj kaj resto de vosto) kaj grizecblanka sube kun iom da strieco en brusto. La flankoj kaj la subvostaj kovriloj estas helruĝecaj. Ĝi havas larĝan voston, kiu estas videble malferma dumfluge – kion ĝi faras nevoleme kaj por mallongaj distancoj. Ĝi havas ioman helan superokulan strion.

Ĝi estas komuna loĝanto.

Tiu afrotropisa specio troviĝas en Angolo, Bocvano, Burundo, Kameruno, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Niĝerio, Ruando, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas marĉoj.

Referencoj redakti