Afrika franca (france français africain) estas la ĝenra nomo de variantoj de Franca lingvo parolata de ĉirkaŭ 430 milionoj da personoj en Afriko etende tra 29 francparolantaj landoj.[1] Tio inkludas tiujn kiuj parolas la francan kiel unuadua lingvo en tiuj 31 francparolantaj afrikaj landoj, sed tio ne inkludas francparolantojn kiuj vivas en ne-francparolantaj afrikaj landoj. Afriko estas tiele la kontinento kun plej francparolantoj en la mondo.[1] La franca alvenis en Afrikon kiel kolonia lingvo; tiuj afrikaj francparolantoj estas nune granda parto de Franclingvio.

Franc-lingva murskribaĵo en Avenue Habib Bourguiba en Tunizo, en marto 2012. La grafitio diras: "VIVU TUNIZIO (Vive la Tunisie), libera kaj demokratia".

En Afriko, la franca estas ofte parolata kun indiĝenaj lingvoj, sed en nombraj urbaj areoj (partikulare en Centra Afriko kaj en havenurboj de la Golfo de Gvineo) ĝi iĝis unua lingvo, kiel en la regiono de Abiĝano, Ebur-Bordo,[2] en urbaj areoj de Dualao kaj Jaundo en Kameruno aŭ en Librevilo, Gabono. En kelkaj landoj ĝi estas la unua lingvo inter kelkaj klasoj de la loĝantaro, kiel en Tunizio, Maroko, Maŭritanio kaj Alĝerio, kie la franca estas unua lingvo inter la elitoj (multaj personoj en la supraj klasoj estas samtempe dulingvaj en araba/franca), sed estas nur la dua lingvo inter la ĝenerala loĝantaro.

En ĉiu el la francparolantaj afrikaj landoj, la franca estas parolata kun lokaj variaĵoj en prononco kaj vortotrezoro.

Notoj redakti