Agenoro (filo de Pleŭrono)

Agenoro aŭ helene (Ἀγήνωρ) estas en Helena mitologio filo de Pleŭrono kaj lia edzino Ksantipo.

Agenoro
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pleŭrono
Patrino Xanthippe
Edzo/Edzino Epikasto
Infanoj Portaono (filo de Agenoro)Demoniko (mitologio)Testio
vdr

Agenoro estis nepo de Aitolo kaj tiel posteulo de Endimiono. Lia edzino fariĝis Epikasto, filino de la onklo Kalidono, kiu al li naskis filon Portaonon kaj filinon Demonikon. Laŭ la antikva aŭtoro Paŭzanio estis filo de Agenoro ankaŭ Testio, patro de Leda, edzino de sparta reĝo Tindareo.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Agénór (syn Pleuróna) en la ĉeĥa Vikipedio.