Aglo (konstelacio)

konstelacio en norda ĉiela hemisfero

Aglo (latine Aquila) estas konstelacio de la tera ĉielo kaj videblas de la norda duonglobo somere kaj aŭtune.

Aglo
konstelacio 
Latina nomo Aquila
(genitiva Aquilae)
Mallongigo Aql
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
SagoHerkuloSerpentistoSerpentoŜildoSagitarioKaprikornoAkvistoDelfeno 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 18h 35m 0s ... 20h 32m 0s
Deklinacio -12° 2' 0" ... 18° 30' 0"
Areo 652 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 22
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 3
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 0,77
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -72° ... 78°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Aŭgusto
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Steloj redakti

Mitologio redakti

 
Forrabo de Ganimedo per la aglo.

Ganimedo estis la filo de la reĝo Tros de Trojo. Li estis fama pro sia beleco, kaj pro tio Zeŭso enamiĝis en lin. Li decidis do forrabi la junulon.

Dum Ganimedo paŝtis la brutojn en la ebenaĵo, Zeŭso sendis sian aglon. La birdo prenis Ganimedon per siaj ungegoj kaj alportis lin en Olimpon. Tie, li anstataŭis Hebon kiel vinverŝisto.

Nuntempe la Aglo daŭre flugas en la nokta ĉielo kiel konstelacio. Ĝi situas dekstre de la Akvisto, kiu fakte estas Ganimedo.