Agnesa el Potevo (france Agnès de Poitiers; naskiĝis en la 6-a jarcento, mortis en 588 en Potevo) estis abatino franca kaj sanktulino de la Katolika Eklezio. Ŝi estis adoptofilino, eble eĉ nur edukofilino de reĝo Klotaro la 1-a kaj de ties edzino Radegundo.

Sankta
Agnesa el Potevo
Agnesa el Potevo, skulptaĵo de 1893 ĉe la portalo de la Radegundo-preĝejo en Potevo
Agnesa el Potevo, skulptaĵo de 1893 ĉe la portalo de la Radegundo-preĝejo en Potevo
Persona informo
Naskiĝo 6-a jarcento
en Francio
Morto 588
en Poitiers
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Sanktulo
Festotago 13-a de majo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la de sia patrina amikino fondita Monaĥinejo Sankta Kruco en Potevo ŝi fariĝis la unua priorino. Tie ŝi enkondukis la regulojn de Sankta Cezario el Arles estrante la konventon kun saĝeco kaj klarvida prudento. Same kiel Radegundo ŝi havis amikajn kontaktojn kun Venantius Fortunatus,[1] en kies verko ŝia persono ja postlasis klarajn spurojn.[2]

Ŝia festotago estas la 13-a de majo. Ŝi mortis kun la samordenanino Disciole; ŝian konsekron je virgeco faris la sanktulo kaj episkopo Germanus el Autun.

Referencoj redakti

  1. Venantius Fortunatus (hymnarium.de)
  2. Dulce decus nostrum, poemo latinlingva de Fortunatus por Agnesa, kun angla traduko

Eksteraj ligiloj redakti