Agnieszka Radwańska

Agnieszka Roma Radwańska (naskiĝis la 6-an de marto 1989 en Krakovo) estas pola tenisistino, la plej alte notata polino en historio de la ranglisto de la Virina Tenisa Asocio. En 2008, ŝi eniris la Top 10 de la mondo por la unua fojo, daŭre adoleskanto.[1] Ŝi estas unua pola tenisistino, kiu gajnis sur la korto pli ol 1 milionon da usonaj dolaroj (nun ŝiaj enspezoj egalas al ĉ. 7,7). Agnieszka Radwańska gajnis 8 internaciajn turnirojn en unuopa ludo kaj du en la duobla. Ŝi reprezentis Pollandon en la Federacia Pokalo kaj dum la Somera Olimpiko en Pekino, kaj gajnis premiojn en la kategorio "Debuto por la jaro 2006" kaj "Ŝatata tenisistino de la publiko por 2011".

Agnieszka Radwańska
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1989 (1989-03-06) (35-jaraĝa)
en Krakovo,  Pollando
Lingvoj pola
Loĝloko Krakovo
Ŝtataneco Pollando
Familio
Patro Robert Radwański
Frat(in)o Urszula Radwańska
Edz(in)o Dawid Celt
Parencoj Władysław Radwański
Okupo
Okupo tenisisto
TTT
Retejo http://www.agaradwanska.com/
vdr
Agnieszka Radwańska

Privata vivo redakti

Radwańska devenas de sporta familio: ŝia avo Władysław estis hokeisto kaj la patro kaj samtempe trejnisto Robert Radwański estis tenisisto kaj arta sketisto. Ŝia pli juna fratino Urszula Radwańska estas ankaŭ profesia tenisistino, kaj la patrino Marta okupiĝas pri financoj de ambaŭ filinoj.

Unuajn jarojn de sia vivo pasigis en Germanio, kie ŝia patro estis trejnisto en la klubo Grün-Gold Gronau. Tie ŝi komencis ludi tenison. En 1995 revenis al Pollando.

Distingoj redakti

  • Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta – atribuo en 2018, dekoro en 2019

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti