Agnolo di Cosimo (naskiĝis la 17-an de novembro 1503 - mortis la 23-an de novembro 1572), kutime nomata Bronzino ("Il Bronzino" en la itala), estis itala pentristo manierista, naskita en Florenco. Lia kromnomo, Bronzino, eble rilatas al lia relative malhela haŭto aŭ al ruĝeca hararo.

Agnolo Bronzino
Persona informo
Naskonomo Agnolo di Cosimo di Mariano
Naskiĝo 17-an de novembro 1503 (1503-11-17)
en Florenco
Morto 23-an de novembro 1572 (1572-11-23) (69-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo pentristo • poeto • konstrua desegnisto
Verkoj Deposition of Christ
Portrait of Eleanor of Toledo and her son Giovanni de' Medici
Portrait of Andrea Doria as Neptune
Cappella di Eleonora
Eleonora of Toledo
vdr

Li estis ĉefe portretisto sed ankaŭ pentris multajn religiajn temojn, kaj kelkajn alegoriajn temojn, kiuj inkluzivas tion, kio probable estas lia plej konata verko, Alegorio al la venko de Venuso, ĉ. 1544–45, nun en Londono. Multaj portretoj de la Mediĉoj ekzistas en pluraj versioj kun diversaj gradoj de partopreno de Bronzino mem, ĉar Cosimo estis pioniro de la kopia portreto sendita kiel diplomatia donaco.