Agostino Agazzari (* 2-a de decembro 1578 en Siena; † 10-a de aprilo 1640 samloke) estis itala komponisto kaj muzikteoriisto de la baroko.

Agostino Agazzari
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1578 (1578-12-02)
en Sieno
Morto 10-an de aprilo 1640 (1640-04-10) (61-jaraĝa)
en Sieno
Lingvoj itala
Okupo
Okupo komponistoorgenisto • muzikologo • muzika teoriisto
vdr

Vivo redakti

Agazzari devenas el malnova nobelfamilio el Siena. Post unua artista edukado en sia gepatra urbo li iris ĉ. 1601 al Romo kaj aktivis tie en la jaroj 1602 ĝis 1607 kiel docento ĉe la Collegium Germanicum. En tiu tempo ankaŭ ekestis lia amikeco kun la muzikisto Lodovico Grossi da Viadana, la inventinto de la baso kontinua.

En 1607 Agazzari revenis al Siena kaj ankoraŭ samjare oni nomumis lin unua orgenisto de la loka katedralo. En 1630 li avancis al kapelmajstro.

Agazzari komponis krom sakrala muziko kaj madrigaloj ankaŭ la dramon Eumelio. Li komponis la muzikon ene de du semajnoj kaj kopiis la voĉojn kaj provis ĝin en la restaj du semajnoj, akrobataĵo kiu imponus eĉ en niaj modernaj tempoj. Kiel muzikteoriisto li estas konata eĉ hodiaŭ pro sia verko Del sonare sopra il basso. Tiu estas unu el la plej fruaj kaj gravaj verkoj pri baso kontinua, per kiu Agazzari influis i.a. ankaŭ Michael Praetorius je ties Syntagma musicum. Same kiel okazis en multaj aliaj renesancaj kaj barokaj traktaĵoj, li priskribis nur praktikon, kiu jam estis aplikata. Grandparte ĝi baziĝis sur studado de verkoj de lia amiko Viadana, la Cento concerti ecclesiastici (publikitaj en Venecio en 1602), la unua kolekto de sakrala muziko, kiu utiligas la bason kontinuan.

La plejmulto el siaj komponaĵoj estas sakrala muziko, kaj motetoj de la baroka maniero (por du aŭ tri voĉoj kun instrumenoj) formas la plimulton en ĝi. Ĉiujn motetojn akompanas baso kontinua, kun orgeno prizorganta la portantan linion. Liaj madrigaloj tamen estas a cappella en la malfrurenesanca stilo, do Agazzari samtempe montris ekstreme progresivajn tendencojn samkiel kelkajn pli konservemajn: estas nekutime, ke lia sakrala muziko estas progresema kaj lia profana muziko estas konservema, kaj per tio li estas unika inter la samepokaj komponistoj.

En la aĝo de 62 jaroj Agostino Agazzari mortis la 10-an de aprilo 1640 en Siena.

Verkoj redakti

  • Cento concerti ecclesiastici (1602)
  • Eumelio (1606)
  • Del sonare sopra il basso : con tutti istromenti e dell'uso loro nel conserto. - New York : Norton, 1950 (Repr. d. Ausg. Roma 1607)

Literaturo redakti

  • Colleen Reardon, Agostino Agazzari and Music at Siena Cathedral, 1597-1641 (OUP, 1993)
  • Manfred Bukofzer, Music in the Baroque Era. New York, W.W. Norton & Co., 1947. (ISBN 0-393-09745-5)
  • The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. (ISBN 1-56159-174-2)
  • Agostino Agazzari, Del sonare sopra il basso, tr. Oliver Strunk, in Source Readings in Music History. New York, W.W. Norton & Co., 1950.
  • Reardon, Collee, A.: Agostino Agazzari and music at Siena cathedral 1597 - 1641. - Oxford : Univ. Pr., 1993. - ISBN 0-198-16272-3

Eksteraj ligiloj redakti