Agrippina (opero)

itallingva triakta opero far Georgo Frederiko Händel je 1709 pri Agripino, la patrino de Nerono

Agrippina (HWV 6) estas serioza opero en tri aktoj de George Frideric Handel kun libreto de kardinalo Vincenzo Grimani. Komponita por la Carnevale sezono de 1709–10 en Venecio, la opero rakontas la historion de Agripina, nome patrino de Nerono, dum ŝi komplotas la falon de la romia imperiestro Klaŭdio kaj la instaladon de sia filo kiel imperiestro. La libreto de Grimani, konsiderita unu el la plej bonkvalita kiun Handel uzis, estas "kontraŭ-heroa satira komedio",[1] plena de politikaj aludoj. Kelkaj analizistoj kredas, ke ĝi montras la politikan kaj diplomatan rivalecon de Grimani kun la papo Klemento la 11-a.

Agrippina
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro serioza opero
Loko de rakonto Roma regno
vdr
Skulptaĵo de Agripina kronanta sian filon Nerono (ĉirkaŭ la jaroj 54–59 p.K.)

Handel komponis Agrippina fine de tri-jara restado en Italio. Ĝi estis premierita en Venecio en la Teatro San Giovanni Grisostomo la 26an de decembro 1709. Ĝi montriĝis tuja sukceso kaj sekvis senprecedenca serio de 27 sinsekvaj ludoj. Observantoj laŭdis la kvaliton de la muziko —multo el kiu, kongrue kun la tiutempa kutimo, estis prunteprenita kaj adaptita el aliaj verkoj, inklude la verkojn de aliaj komponistoj. Spite la evidentan publikan entuziasmon por la verko, Handel ne proponis pliajn surscenejigojn. Estis okazaj produktoj en la venontaj jaroj post la premiero sed la operoj de Handel, inklude Agrippina, eksmodiĝis meze de la 18a jarcento.

En la 20a jarcento Agrippina estis revivigita en Germanio kaj premierita en Britio kaj Ameriko. Ludadoj de tiu verko iĝis pli komunaj, kun plinovigaj surscenejigoj de la Operdomo de Novjorko kaj de la "London Coliseum" en 2007, kaj de la Metropola Operejo en 2020. Moderna kritika opinio estas ke Agrippina estas la unua opera majstroverko de Handel, plena je freŝa kaj muzika inventemo kiu faris ĝin unu el la plej popularaj operoj de la pliiĝanta revivigo de Handel.[2]

Notoj redakti

  1. Brown, pp. 357–58
  2. Anon. 2006

Fontoj redakti