Agustín YÁÑEZ Delgadillo (Guadalajara, Jalisco; 4-a de majo 1904 - Meksikurbo, 17-a de januaro 1980)[1] estis meksika romanisto, eseisto, rakontisto kaj politikisto. Unu de la plej grandaj reprezentantoj de la meksika romano poste de la Meksika Revolucio, kaj tamen, konsiderata pioniro de la moderna meksika romano.

Agustín Yáñez
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1904 (1904-05-04)
en Gvadalaharo
Morto 17-an de januaro 1980 (1980-01-17) (75-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Alma mater Universitato de GvadalaharoNacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko vd
Partio Revolucia Institucia Partio vd
Profesio
Okupo politikistoverkistoministro vd
Verkado
Verkoj Al filo del agua vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia plej elstara verko Al filo del agua publikigita en 1947,[2] estas mejloŝtono en la literaturo de Meksiko ĉar ĝi enhavas plinovigajn rakontajn kaj stilajn teknikojn de eŭropaj kaj usonaj influoj kiel Faulkner, Kafka, Claudel kaj Joyce.

Li ludis gravan rolon en la kultura kaj politika etosoj de Meksiko kiel guberniestro de la ŝtato Jalisco de 1953 ĝis 1959 kaj Sekretario de Publika Edukado de Meksiko en la jarseso de la prezidento Gustavo Díaz Ordaz.

Verkoj redakti

Eseoj redakti

  • Fray Bartolomé de las Casas, el conquistador conquistado (1942)
  • El contenido social de la literatura iberoamericana (1943)
  • Alfonso Gutiérrez Hermosillo y algunos amigos (1945)
  • El clima espiritual de Jalisco (1945)
  • Fichas mexicanas (1945)
  • Yahualica (1946)
  • Discursos por Jalisco (1958)
  • La formación política (1962)
  • Moralistas franceses (1962)
  • Proyección universal de México (1963)
  • Días de Bali (1964)
  • Conciencia de la revolución (1964)
  • Dante, concepción integral del hombre y de la historia (1965)
  • Discursos al servicio de la educación pública (1964, 1965, 1966)

Noveloj redakti

  • Ceguera roja (1923)
  • Tipos de actualidad (1924)
  • Divina floración (1925)
  • Llama de amor viva (1925)
  • Por tierras de Nueva Galicia (1928)
  • Baralipton (1931)
  • Espejismo de Juchitlán (1940)
  • Genio y figuras de Guadalajara (1941)
  • Flor de juegos antiguos (1942)
  • Esta es mala suerte (1945)
  • Melibea, Isolda y Alda en tierras cálidas (1946)
  • Los sentidos del aire, Episodios de Navidad (1948)
  • Tres cuentos, Serie del volador, Joaquín Mortiz (1964)

Romanoj redakti

  • Pasión y convalecencia (1943)
  • Al filo del agua (1947)
  • La creación (1959)
  • La tierra pródiga (1960)
  • Ojerosa y pintada (1960)
  • Las tierras flacas (1962)
  • Perseverancia final (1967)
  • Las vueltas del tiempo (1973)
  • La ladera dorada (1978)
  • Santa Anna, espectro de una sociedad (1981)

Notoj redakti

  1. Camp, Roderic Ai (2011). Mexican Political Biographies, 1935-2009 (4a eldiono). Austin: University of Texas Press. p. 1020. ISBN 978-0-292-72634-5. Konsultita la 21an de Aŭgusto 2021.
  2. Domínguez Michael, Christopher Op. cit. p. 1125

Bibliografio redakti