Ahar, perse اهر‎, azere اهر estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Orienta Azerbajĝano, en nordokcidenta Irano. La loĝantoj preskaŭ senescepte estas azerioj.

Ahar ·
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Orienta Azerbajĝano
Telefonkodo 0426
Demografio
Loĝantaro 100 641  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 38° 29′ N, 47° 4′ O (mapo)38.47547.060277777778Koordinatoj: 38° 29′ N, 47° 4′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:30
Ahar · (Irano)
Ahar · (Irano)
DEC
Ahar ·
Ahar ·
Situo de Ahar ·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ahar [+]
vdr
La moskeo ekstere

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ahar situas sur altebenaĵo 82 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Tabrizo, 110 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Ardabilo, 496 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano, [1]. Azerbajĝano ne situas tro for, tamen sen limpasejo.

 
 
Bazaro en Ahar
 
Maŭzoleo

Historio redakti

Ahar estis unu el la pratempaj urboj de Azerbajĝano, ĝia loknomo antaŭ Islamo estis "Meimad". En la 12-a kaj 13-a jarcentoj Ahar estis malgrava, sed prospera emirlando, sed poste Ahar estis en fokuso de la Safavidoj. Ahar estis la ĉefurbo de ĥanlando en 18-a kaj 19-a jarcentoj. Ahar suferis grandege dum la rusaj-persaj militoj (1804-13, 1826-28). Okcidentaj vojaĝantoj trovis la urbeton Ahar post la militoj en mizera stato kun 3500 loĝantoj. Ahar estis unu el la centroj de persia konstitucia revolucio. En 1925 malkresko de Ahar komenciĝis. La nova reĝo insistis pri etna naciismo, tiu politiko rezultigis subpremadon de azerioj. Ahar estis deklarita urbo en 1944. En 2012, 2 tertremoj okazis proksime al Tabrizo kaj Ahar, multaj mortis.

Ekonomio redakti

Ĝis la fruaj 1960-aj jaroj Ahar estis la ekonomia centro de la montara regiono. La nomadaj triboj ŝakris sian produktojn en bazaro de Ahar. La lignokarbo produktita en la apudaj vilaĝoj estis portitaj fare de mulistoj ĝis Ahar kaj de tien estis transportita al Tabrizo. Krome la urbego estis distribucentro por la tapiŝetoj. Baldaŭ urbeto Kalejbar transprenis la komercadon, tio malpliigis la ekonomian gravecon de Ahar. En la urbego universitato funkcias.

Trafiko redakti

Ahar havas rektan ĉefvojajn kontaktojn kun Ardabilo kaj Tabrizo, sen limpasejo kun Azerbajĝano.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans