Ahmad ŜAMLU (perse: احمد شاملو) (naskiĝis la 12-an de decembro 1925 en Teherano kaj mortiĝis la 24-an de julio 2000 en Karaĝo) estas irana poeto, unu el la plej grandaj poetoj de la persa lingvo en la nuna tempo. Lia pseŭdonimo estas A. Bamdad (perse: ا. بامداد).

Ahmad Ŝamlu
Ahmad Ŝamlu
Ahmad Ŝamlu
Persona informo
احمد شاملو
Naskiĝo la  12-an de decembro 1925(nun 1925-12-12)
en Teherano
Morto la la 24-an de julio 2000 (74‑jara)
en Karaĝo
Tombo Imamzadeh Taher Cemetery vd
Nacieco  Irano
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Dinastio PahlaviIrano vd
Alma mater Ketab-e Koucheh
Subskribo Ahmad Ŝamlu
Familio
Edz(in)o Aida Sarkisian • Tusi Hayeri Mazandarani vd
Profesio
Alia nomo A. Bamdad (perse: ا. بامداد)
Okupo Poeto
Laborkampo skribotradukodublado vd
Verkado
Verkoj The Book of Alley vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝamlu estas unu el la elstaraj voj-malfermantaj poetoj de nov-stila persa poemo en Irano, kiu post Nima[1] faris grandan impreson al nuntempaj poezio kaj poetoj de Irano.

Li ĉiam estis pioniro, ĉu en prezentado de pensoj kaj novaj sentoj, ĉu en tradici-rompado kaj kreado de novaj framoj por poezio. Lia verso-farado pli multe informas nin pri la situacio kaj eco de la nuna vivado, kompare kun tiu de aliaj poetoj. La malfacila individua aŭ socia vivado, ties dolorantaj kaj daŭremaj suferoj plenigas liajn poemojn.

Vivo redakti

Li naskiĝis en 1925 en Teherano, la ĉefurbo, kaj poste loĝis en sudoriento de Irano dum infanaĝo kaj junaĝo. Dum tiuj jaroj malfacilaj kaj ciganecaj, li spertis libron kaj librolegadon kaj anstataŭigis muzik-emocion per legad-emocio, kiun li antaŭe ne havis la eblecon lerni pro malkonvena situacio de sia vivo. Li ne finis sian mezlernejan studadon kaj eniris la lernejon de socio kaj plenforte serĉis laboron. Post la okupado de Irano per la aliancitaj landoj (Granda Britio, Francio kaj Rusio) dum la dua mondmilito li interesiĝis pri naziismo (plej multaj junaj iranaj naciistoj havis tiam tian emon) kaj pasigis unu jaron en malliberejo de la aliancitaj landoj. Ne longe post liberiĝo, li aliĝis al la fronto de avangarda poemo, kaj reeniris malliberejon dum preskaŭ unu jaro. Post 1954 li sekvis poemverkadon serioze, kaj ekemis al ĵurnalismo. Li akceptis redaktadon de kelkaj ĵurnaloj kaj monataj bultenoj. Li kreis kelkajn novelojn, rakontojn por infanoj, poemlibrojn, tradukaĵojn el fremdlingvaj poetoj, ekzemple Federico García Lorca[2], Majakovskij [3] k.a. Ankaŭ liaj poemoj estas tradukitaj en la hispanan, rusan, armenan, anglan, francan, germanan, nederlandan, rumanan kaj turkan lingvojn. Unu el liaj verkoj estis eldonita en Japanio. Liaj elektitaj poemoj estas eldonitaj en la serba lingvo. Ili estis ankaŭ instruataj je 5 unuoj de studado en Salt-Lake City Universitato.

Notoj redakti

  1. Nima Juŝiĝ, Ali Esfandiari (1896-1960) la plej eminenta irana poeto, kiu unuafoje elektis nov-stilan senriman poemon.
  2. Lorca, Federico García (1899-1936), hispana poeto
  3. Majakovski, Vladimir Vladimiroviĉ (1893-1930), rusa poeto

Eksteraj ligiloj redakti