Ahmed KÖPRÜLÜ, plene Köprülü Fazıl Ahmed Pasha (albane: Fazıl Ahmed Pashë Kypriljoti; 16353-a de novembro 1676) estis membro de la fame konata albandevena familio Köprülü, de kiu venis ses grandveziroj de la Otomana Imperio.[1]

Gravuraĵo pri Ahmed Köprülü

Heredinte la titolon de sia patro, Köprülü Mehmed Pasha, Ahmed Köprülü servis kiel grandveziro, la dua el tiu familio, de 1661 ĝis 1676. Antaŭ la veziriĝo, li servis kiel la provincestro de Damasko (1660 - 1661) kaj de Erzurum (1659 - 1660). [2]

Li ricevis la kromnomon Fazıl, signifante "saĝa" (el la araba fazilet, "saĝo"), pro sia malaltigado de impostoj kaj apogado al edukado. Aliflanke, li estas brutala en la milito. Li estris la otomanan armeon en la milito inter Aŭstrio kaj Turkio (1663 - 1664). Komence de julio 1664, li sukcesis detrui la kastelon Novi Zrin en norda Kroatio post preskaŭ tutmonata sieĝo. Malgraŭ malvenko en la batalo de Sankta Gotthard, li sukcesis akiri terenojn per la traktato de Vasvar en 1664. Post tiu traktato, li koncentris siajn strebojn al la Kreta milito, kaj kaptis Kandion (nun Herakliono) de la Venecia Respubliko en 1669. Fine de la milito kontraŭ la Pola-Litova Komunumo, li subskribis la traktaton de Buchach en 1672 kaj la traktaton de Zurawno en 1676.

Notoj redakti

  1. Encyclopedia of the Ottoman Empire, Gábor Ágoston, Bruce Alan Masters, [1][rompita ligilo]
  2. http://books.google.com/books?id=btElAQAAMAAJ Sicill-i Osmanî de Mehmet Süreyya, red. Nuri Akbayar kaj Seyit A. Kahraman

Fontoj redakti

Bazita sur la komencaj alineoj de la artikolo en la angla Vikipedio.