Ahrgebirge
La Ahrgebirge (ankaŭ nomata Ahreifel) aŭ Ahr-montaro estas ĝis 623,8 metroj alta kaj 25 km longa mezmontaro de la mezmontaro Ejfelo, kiu situas sudokcidente de Bonn en la limregiono de la germanaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestvalio kaj Rejnlando-Palatinato (Germanio).
Ahrgebirge | ||
---|---|---|
rigardo el la turo sur monto Krausberg apud Dernau al Hochthürmerberg,
Hasenberg kaj (fone) Michelsberg | ||
montara sistemo • kresto | ||
La plej alta punkto | Aremberg (623,8 m) | |
Longeco | 25 km | |
Supra tutaĵo | Eifel | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | Germanio Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato | |
Geografia situo | 50° 30′ N, 6° 52′ O (mapo)50.56.8666666666667Koordinatoj: 50° 30′ N, 6° 52′ O (mapo) | |
Akvejo | Ahr Rejno | |
La arbara montaro havas multajn ekskurso-celojn , interalie la burgo Aremberg, la Radioteleskopo Effelsberg kaj parton de la romia strato Treviro-Kolonjo kun romia akvodukto.
Geografio redakti
Situo redakti
La Ahr-montaro estas parto de la Ejfelo, kiu mem estas parto de la Ardenoj. La Ahr-montaro situas je la maldekstra kaj nordokcidenta riverbordeo de la Ahr, ĉirkaŭ 40 km sudokcidente de la urbo Bonn. Kelkfoje la altaĵo je la sudorienta rivero de la Ahr en la ĉirkaŭejo de Altenahr estas rigardata kiel parto de la Ahr-montaro. La malgranda montaro esta limigata de kvarangulo inter Grafschaft kaj Remagen en oriento, de Altenahr en la sudoriento, Antweiler en la sudo, Blankenheim en la okcidento kaj Bad Münstereifel aŭ Rheinbach en la nordo.
En la nordo la montara pejzaĝoj transiras al montetara kaj pli kaj pli ebena malaltaĵo ĉirkaŭ Kolonjo, la Kölner Bucht , en la oriento estas la Voreifel kaj la meza Rejno, en la sudo sekvas trans la rivero la vera mezmontaro Ejfelo (ĝis alteco de 746, 9 m ), en la okcidento la Zitterwald kaj en nordokcidento la Nordeifel.
Montoj redakti
La montoj de la Ahr-montaro estas (ordigitaj laŭ altedo en metroj (m) super marnivelo):
- Aremberg (623,8 m) kun la Burgo Aremberg
- Michelsberg (586,1m)
- Junkerberg (543,4m)
- Knippberg (537,3 m)
- Hühnerberg (Lommersdorf) (533,5 m)
- Sommerberg (|526,7 m)
- Kalvarienberg (Alendorf) (522,8 m)
- Kop Nück (514,4)
- Hochthürmerberg (499,9 m)
- Hühnerberg (Kirchsahr) (ĉ. 398 m)
- Tomberg (308,5) kun la ruino Tomburg
Akvejo redakti
La Ahr-montaron trafluas jenaj akvejoj:
- Ahr (fonto en Blankenheim)
kun la alfluantoj Trierbach, Sahrbach, Liersbach, Armuthsbach kun Buchholzbach (fonto proksime de la akvodislimigo apud Esch);
- Erft (fonto en Holzmülheim)
kun la alfluantoj Swist (fonto apud Kalenborn) kaj Steinbach.
Lokoj redakti
Lime de la Ahr-montaro estas jenaj urbetoj kaj komunumoj:
- Rheinbach (norde)
- Meckenheim (nordoriento)
- Remagen (oriento)
- Bad Neuenahr-Ahrweiler (sude)
- Antweiler (sude)
- Blankenheim (okcidente)
- Bad Münstereifel (nordokcidente)
Pliaj lokoj en la Ahr-montaro estas inte alie:
Turismo redakti
Ahrtal (valo de la rivero Ahr) kun siaj vinlokoj. La sudorientaj deklivoj de la Ahr-montaro estas vitejoj. La fama Rotweinwanderweg (ruĝvina migropado) iras tra tiuj vitejoj.