Aidas Giniotis (naskiĝis la 17-an de novembro 1964 en Šiauliai) estas litova aktoro, reĝisoro, komponisto, publika legisto, kanzona verkisto kaj kantisto. Kune kun iuj kolegoj, li en 1989 estis la fondinto de la litova teatro Keistuolių Teatras ("teatro de stranguloj" aŭ "teatro de ekscentruloj").

Aidas Giniotis
Persona informo
Naskiĝo la 17-an de novembro 1964
en Šiauliai
Ŝtataneco Litovio vd
Alma mater Litovia Muzika kaj Teatra Akademio vd
Profesio
Okupo teatra reĝisoro • universitata instruisto • teatra aktoro vd
Aktorado
Pluaj premioj litova premio Auksinis scenos kryžius (en 2005 kaj 2008)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lia patrino Juozapa Giniotienė estis pedagogino, la patro Vytautas Giniotis ĥoreografo kaj pedagogo, kaj la frato Juvitas Giniotis ankaŭ pedagogo. En 1986 li en la nacia konservatorio Lietuvos muzikos kaj teatro akademija) finis majstrajn aktorajn kursojn, kaj en 2005 magistrajn studojn pri reĝisorado.

Inter la jaroj 1986 kaj 1989 li estis kaj denove ekde la jaro 2003 estas docento de la nacia konservatorio Lietuvos muzikos kaj teatro akademija, kaj de 2009 estas gvidanto de la akademia katedro pri aktorado kaj reĝisorado.

Eksteraj ligiloj redakti