Aimee MULLINS (naskiĝis en 1976 en Allentown (Pensilvanio)) estas usona sportisto, aktorino kaj modelo, plej konata pro siaj ekterordinaraj sportaj helpiloj, kiuj helpas ŝian movon malgraŭ la amputado de siaj piedoj.

Aimee Mullins
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1975 (1975-11-30) (48-jaraĝa)
en Allentown
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Walsh School of Foreign Service • Parkland High School • Universitato Georgetown vd
Familio
Edz(in)o Rupert Friend vd
Profesio
Okupo aktoromodelo • atleto • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 2002– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Aimee Mullins

Mullins naskiĝis kun malsano de la fibulaj ostoj kaj oni devis amputi ĉiun piedon sub la genuo, kiam ŝi aĝis nur unu jaron. Ŝi studis en Parkland High School en Allentown kaj Georgetown University en Vaŝingtono.

Ŝi akiris en paraolimpiko rekordojn en 1996 en Atlanta en la 100-metra kuro kaj salto. Ŝiaj plej bonaj rezultoj estis: 15,77 sekundoj por la 100-metra kuro, 34,60 sekundoj por 200 m, kaj 3,5 metroj pro longsalto.

Ŝi laboras ĉe la Pentagono, la sidejo de la usona defenda ministerio, kiel motivigista alparolanto.

Kiel modelo redakti

Ŝi aperis en 1999 kiel modelo de la brita vestodizajnisto Alexander McQueen, en ties Londona vestoprezento.

Aktorino redakti

Ŝi aperis en 2002 en la filmo Cremaster 3 de Matthew Barney. En 2006, ŝi ludis en la filmo de World Trade Center raportistinon.

Filmoj kaj televida programo redakti