La Air Force One (esperante Aerarmeo Unu aŭ Aerforto Unu) estas oficiala aviadtrafika voknomo por aviadilo, en kiu prezidento de Usono trovigas. Nuntempe Boeing VC-25 (Militversio de Boeing 747) estas ofte uzata por oficiala aviadilo de usona prezidento.

Boeing VC-25 (Militversio de Boeing 747) flugas sur Monto Rushmore.

Historio redakti

La unua prezidento, kiu komencis vojaĝi per aviadilo estas Franklin D. Roosevelt. Dum la dua mondmilito, Roosevelt vizitis Marokon per Dixie Clipper kun flugkompaniistoj de Pan Am por eviti atakon de germanaj submarŝipoj. La Usonaj Armeaj Aerfortoj (USAAF, antaŭulo de USAF) modifis unu Consolidated C-87A (Transportversio de bombaviadilo B-24 Liberator) por uzi ĝin kiel transporta aviadilo de VIP en 1943. Tamen Sekreta Servo (La eskorta servo de Usona prezidento) rifuzis ĝin pro rendimento de aviadilo. Tial Douglas C-54 Skymaster iĝis fakta unua oficiala aviadilo por usona prezidento. Tra tiu aviadilo, Prezidento Roosevelt vojaĝis al Jalto en 1945 por partopreni en la Jalta konferenco.

Vidu ankaŭ redakti