Airolo (komunumaro)

Komunumaro de Kantono Tiĉino, Svislando


La komunuaro Airolo estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Leventina. Ĝi havis 1629 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Airolo.

Komunumaro Airolo
Blazono de la komunumaro Airolo
Airolo
Mapo de la komunumaro Airolo
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Leventina
Ĉefloko Airolo
Koordinatoj  46° 32′ N 8° 37′ O / 46.533 °N, 8.617 °O / 46.533; 8.617 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ N 8° 37′ O / 46.533 °N, 8.617 °O / 46.533; 8.617 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 169,7 km²
Loĝantardenseco  loĝantoj/km²

Geografio redakti

La komunumaro Airolo situas ĉe la suda flanko de la Gotardo-Pasejo kaj la orienta flanko de Nufenen-Pasejo. Ĝi konsitas el la supra parto de la Valo Leventina kun la flanka Valo de Bederetto. En Airolo fontas la rivero Tiĉino, ĉefa alfluanto de Pado, laŭ kiu nomiĝas la suda kantono de Svislando.

Trafiko redakti

Tra la Komunumaro Airolo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 2, kiu kondukas de Bazelo trans Gotardo-Pasejo al Chiasso. De Airolo kondukas nordokcidenten la vojo al Nufenen-Pasejo. Paralele al la kantona vojo kondukas la svisa aŭtovojo A2 kaj la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu trans la Gotardo-Tunelo konektas Tiĉinon kun la cetera Svislando.

Komunumoj de la komunumaro Airolo redakti

La komunumaro Airolo konsistas (stato en 2013) el 2 komunumoj, el kiuj Airolo estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Airolo 1559 94.5 5061
  Bedretto 70 75.2 5063
Totale 2 1629 169,7 --


Eksteraj ligiloj redakti