Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ajtno.

Ajtno estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Ajtno
Natura satelito  de Jupitero (XXXI)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomo Jupitero XXXI[1]
Aliaj nomoj S/2001 J 11
Nomita laŭ Aetna vd
Malkovro
Malkovrinto - Scott S. Sheppard
- David C. Jewitt
- Jan Kleyna[1]
Dato de malkovro 9-a de decembro 2001[1]
Loko de malkovro Mauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
23 229 000 km
15 870 053 km vd
30 587 947 km vd
Discentreco 0,2643
Klinangulo 165,091° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 730,18 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 3 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~4,5 × 1013 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,7[2]
vdr

Malkovro redakti

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 9-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002 per teleskopoj de Mauna Kea.

Ili anoncis la 16-an de majo 2001 la malkovron de dekunu lunoj[3], inter kiuj Ajtno, kiu tiam estis la dekunua jupitera luno malkovrita en 2001, kaj sekve ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 11

Nomo redakti

La 8-an de aŭgusto 2003, IAU aprobis[4] por ĝi la nomon Ajtno[5], nomo de unu nimfo de la helena mitologio (greke: Αίτνη), personigo de la vulkano Etna.

Orbito redakti

Ajtno estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti