Ajurvedo (angle: Ayurveda) estas tradicia hinduisma medicino de Barato kiu (laŭ la tradicio) estas rivelita de la kosma spirito Brahmao. Ayurveda havas religie inspiritan vizion pri ĉio kiu rilatas al la tuta sano de kopro kaj spirito. Estas ampleksa sistemo de medicinaj preskriboj kaj praktikaj agoj, ne ĉiam subtenataj de moderna (medicina) scienco.

Terminologio redakti

La vorto Ayurveda estas kunigo de la vorto āyus - vivo aŭ vivoprincipo - kaj veda. Ĝi referencas al konosistemo. "Ayurveda" tial povas esti tradukita kiel la "kono pri la vivo".

Historio redakti

Pri la ekesto de Ajurvedo oni ne certas, sed favorantoj asertas ke ĝi evoluis antaŭ pli ol trimil jaroj en Barato. Ajurvedo origine baziĝas sur malnovaj tekstoj en sanskrita lingvo, la Charaka Samhita kaj la Susruta Samhita. La Charaka Samhita estas ĉefe longa, filozofia teksto, kompletigita kun granda kvanto da higienaj kaj medicinaj informoj. La Susruta Samhita kontraŭe estas ĉefe konata pro ĝiaj multaj priskriboj de kirurgiaj operacioj. Malgraŭ la fakto ke tiuj ĉi tekstoj daŭre estas la bazo de Ajuredo, aferoj evoluis. Komercaj rilatoj kun la Ĉina Imperio, kontaktoj kun Persio tra la Moghul-dinastio (16-a kaj 17-a jarcento) kaj poste kun Anglio kaj la resto de la 'okcidenta' mondo regule influis ajurvedajn praktikojn surbaze de la tiamaj opinioj pri malsano kaj bonfarto.

Okazis reciproka influo inter Ajurvedo kaj aliaj sistemoj kiel la Sweda, kiu baziĝas sur la tibeta budhismo.

Vidu ankaŭ redakti