Akceptisto estas profesiulo kiu akceptas la klientojn, pacientojn aŭ uzuantojn de konstruaĵo aŭ evento en specifa areo konata kiel akceptejo. Ties funkcio konsistas en havigo de ĉiu tipo de informaro kaj ĉeesto, pro kio tiu kutime posedas konojn pri gastado ĉu administraj ĉu sekretariaj.[1] Depende de sia fako, la taskoj kiujn tiu povas plenumi ege varias. En gastejoj ili estas konsiderataj kiel «prezentkarto de la hotelo».[2] En hoteloj plej ofte la akceptisto identigas la klienton, kontrolas ĉu ĝustas la ebla rezervo, kontrolas kaj certigas la dezirojn de la kliento, plenumas la koncernajn burokratajn procedurojn, ricevas la pagon de la servo, havigas ŝlosilon de la ĉambro kaj informas pri la diversaj servoj. En kongreso (grava koncepto en Esperantujo) estas similaj taskoj, krom la havigo de la koncerna kongresmaterialo (sako, kongreslibro ktp.). En sansistemo (hospitaloj, malsanulejoj ktp.) akceptisto devas antaŭ ĉio informiĝi pri la sanstato de la paciento, ĉu tio bezonas urĝan zorgadon, krom la menciitaj taskoj. En ĉiuj tiuj okazoj la akceptejo estas la unua ejo kiun ĉiu alvenanto devas viziti.

Akceptistinoj en Stokholmo, Svedio.

En domoj, oni povas uzi la terminon "akceptejo" por la akcepta loko ĉe la enirejo kie oni aranĝas por la komforta ĉeestado hejme, ekzemple lasante tie pluvombrelojn, mantelojn aŭ aliajn vestaĵojn, ŝuojn en multaj landoj ktp. Tiu ejo tamen plej ofte estas nomata vestiblo.

Notoj redakti

  1. ula.ve, ed. (2010). [https://web.archive.org/web/20100128072443/http://www.ula.ve/personal/cargos_unicos/recepcionista.htm Arkivigite je 2010-01-28 per la retarkivo Wayback Machine «Recepcionista». Konsultita la 14an de februaro 2010.
  2. «Experto en Recepción de Hotel». Arkivigite je 2019-04-18 per la retarkivo Wayback Machine Doceos. 2012. Konsultita la 18an de aprilo 2019.