Akeno[1]aĥeno (el la greka: a chaino, ne malfermu) estas seka frukto, speco de nukso, precipe ĉe asteracoj, kiel ekz. ranunkolo, taraksako, helianto, kalendulo ktp.

Akenoj de taraksako.
Akenoj ĉe surfaco de frago
Akeno kun flugileto (acero)

Ĝi estas ne dehiska, sed unusema kaj la perikarpo ne estas kuniĝinta kun la semo.

Duobla akeno ekzistas ĉe la apiacoj. Ekzemple ĉe petroselo, unu el la multaj spicherboj de tiu familio.

Akeno estas ankaŭ tipa frukto de fagacoj , ekzemple fago, kverkokaŝtanarbo. Ĉe la fagacoj la akenoj estaj multoblaj.

Kelkaj akenoj portas aldonajn kreskaĵojn pro transformo de la ena parto de la pistilo, ekzemple tiuj de la asteracoj, kiuj surhavas egreton por faciligi la transporton per vento.

Kiam akenoj havas alkreskaĵojn flugilformajn oni nomas ilin samaroj (ekzemple ĉe ulmo) aŭ duoblajn samarojn (ekzemple ĉe acero).

Kelkaj akenoj havas tre malmolan fruktoŝelon, ekzemple ĉe avelujo, kverko kaj tilio.

Referenco redakti

Vidu ankaŭ redakti