Akihabara

kvartalo de Tokio, Japanio

Akihabara (japane 秋葉原 [Akihabara]) estas loknomo mencianta ĉefe pri la ĉirkaŭejo de Akiahabara, la Sotokanda, Kandasakumaĉo, Kandasakumaĉo en la kvartalo Ĉijoda kaj la Akihabara en kvartalo Tajto en Tokio.

Vojokruciĝo de avenuo Ĉuo-dori en Akihabara (2007)

Butikas multaj elektro-butikoj pri elektraj komponantoj, personaj komputiloj, programaroj, elektroaparatoj, anime-butikoj kaj ceteraj en la kvartalo (t.n. Denki-gaj; laŭvorte: elektrabutika kvartalo). Freŝdate, multaj turistoj vizitas la kvartalon. Laŭ demandaro de la japana turisma oficejo[specifigu] el la jaro 2003, 6,6% el ĉiuj vizitantoj de Japanio vizitis la kvartalon Akihabara. Oni vokas mallongige Akiba.

Geografio redakti

Laŭ geografio, Akihabara signifas kvartalon ĉirkaŭitan de avenuoj Ŝoŭa-dori kaj Ŝohejbaŝi-dori, la rivero Kanda kaj avenuo Kuramaebaŝi-dori. Ĝia adreso estas la Sotokanda en Kvartalo Ĉijoda aŭ la Akihabara en Kvartalo Tajto. Je 1-a de oktobro 1969, la loknomo Akihabara naskiĝis en Kvartalo Tajto, distante 100 m de la stacio Akihabara. Nuntempe, Akihabara kiel elektrabutika kvartalo signifas kvartalon, kies centro estas la stacio Akihabara kaj la avenuo Ĉuo-dori.

Historio redakti

Post grana incendio en 1869, Imperiestro Meiji ordonis konstrui sanktejon por kontraŭincendia sanktejo (鎮火社) (nun kampo de stacio Akiahbara). Popoloj nomis ĝin Akiha-sama aŭ Akiha-san, miskomprenante, ke ĝi estus spirodivido de Sanktejo Akiha, kaj nomis kontraŭincendian bufrokampon "Akiba no Hara"(秋葉の原) aŭ "Akiba no Harappa" (kampo de Akiba).

La kontraŭincendia sanktejo renomiĝis Akiba-Sanktejo (秋葉社 akibaŝa) en 1870. En 1888 la sanktejo estis translokigita pro konstruado de fervoja linio (nun Linio Tohoku), kaj ĝi renomiĝis Sanktejo Akiba (秋葉神社 [Akiba Ĝinĝa]).

Nomo redakti

En 1890, Akiahabara-Stacio malfermiĝis, kaj Akiahbara iĝis komuna nomo por la kvartalo. Antaŭ tio, popoloj vokis Akibahara, Akibagahara, Akiba no Hara k.c.

Koordinatoj: 35.69969° N, 139.77137° O

Eksteraj ligiloj redakti