Akira (filmo)

Akira (japane: アキラ [akira]) estas japana animea sciencfikcia agfilmo, reĝisorita de Kacuhiro Otomo kaj aperinta en la jaro 1988.

Akira
longa movbilda filmo • animea filmo
Originala titolo アキラ
Produktadlando Japanio
Originala lingvo Japana
Kina aperdato Japanio 16-a de julio 1988
Daŭro 121 minutoj
Ĝenro Sciencfikcio, animeo, kiberpunko
Kameraado Katsuji Misawa
Buĝeto 1,1 miliardo da enoj
Reĝisoro(j) Katsuhiro Otomo
Produktisto(j) Ryōhei Suzuki

Shunzō Katō

Scenaro Izō Hashimoto • Katsuhiro Otomo
Laŭ la verko de Akira, de Katsuhiro Otomo
Loko de rakonto Tokio • Neo Tokyo
Muziko de Shoji Yamashiro
Ĉefrolantoj Mitsuo Iwata

Nozomu Sasaki
Mami Koyama
Taro Ishida
Mizuho Suzuki
Tesshō Genda

Produktinta firmao Tokyo Movie Shinsha
Distribuo Toho
IMDb
vdr

Ĝi estas bazita sur la samnoma mangao de Otomo, metante fokuson en la unuan duonon de la rakonto. La scenaron kunverkis Izo Haŝimoto. La muzikon komponis Ŝoji Jamaŝiro.

La dezajnoj de personoj kaj okazejoj estis adaptitaj el la originala mangao, dum la intrigo estas restrukturado de la mangaaj eventoj, kiu malsamas de la presita versio ĉar ĝi ankoraŭ estis publikiĝanta en la momento de film-farado.[1]

La filmo havas grandan sekvantaron kiel kultfilmo ekde sia kina aperdato, kaj ĝi estas ĝenerale konsiderita kiel grava verko en la historio de japana animeo.[2][3] Multaj recenzistoj rigardas ĝin kiel unu el la plej bonaj sciencfikciaj kaj animaciaj filmoj el la tuta historio.[4][5]

Intrigo redakti

La filmo montras misutopian version de Tokio en la jaro 2019, kun kiberpunkaj aspektoj post la Tria Mondmilito. La rakonto centriĝas en adoleskanta motorciklisto Tecuo Ŝima kaj liaj psikaj povoj, kaj en la estro de lia bando, Ŝotaro Kaneda. Kaneda klopodas eviti, ke Tecuo ellasu la enkarcerigitan psikopaton Akira.

Referencoj redakti

  1. The Impact of Akira: A Manga [R]evolution
  2. Akira as #1 anime movie.. Movie Cricket. Arkivita el la originalo je 2011-07-24. Alirita 2011-11-3.
  3. Ten best anime movies of all time. (angle). Screen Junkies. Alirita 3-a de novembro 2011.
  4. O'Neill, Phelim. Akira: No 22 best sci-fi and fantasy film of all time (angle). The Guardian (21-a de oktobro 2010).
  5. . 27. Akira (1988) (angle). The 50 Best Sci-Fi Movies. Complex (8-a de junio 2011). Arkivita el la originalo je 2012-09-04. Alirita 2015-07-21.