Akrobata gimnastiko

konkurenca gimnastika fako

Akrobata gimnastiko estas konkura gimnastika fako, kie partneroj de gimnastoj laboras kune kaj plenumas figurojn konsistantajn de akrobataj movoj, danco kaj transkapiĝo, akordigitaj al muziko. Estas tri specoj de fazoj: fazo de 'ekvilibro' (FIG-grado 5 kaj supra) kie la fokuso estas forto, akireco kaj fleksebleco; "dinamika" fazo (ankaŭ FIG-grado 5 kaj supra) kiu inkludas ĵetojn, transkapiĝojn kaj kaptojn, kaj (ĉe FIG. 6 kaj supra, same kiel al grado 4 kaj sube) fazon 'kombinitan', kiu inkludas elementojn de kaj ekvilibro kaj dinamiko.

Akrobata gimnastiko
sporta fako
gimnastiko
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Akrobata gimnastiko
rusia gimnasta duopo (malkutime kun ina bazo kaj vira supro) prezentiĝas strate en Honkongo (2018)

La sporto estas reguligata de la Federacio Internacia de Gimnastiko (france Fédération Internationale de Gymnastique, FIG). Je internacia nivelo, estas kvar FIG-kategorioj de konkurso difinitaj laŭ aĝo; 11-16, 12-18, 13-19, kaj 15+ (aĝulo). Krom ĉi tio estas gradoj 1-6, grado 5 havas la saman malfacilon kiel 11-16 kaj grado 6 estas la sama malfacileco kiel 12-18.

Akrobataj gimnastoj agas en paroj aŭ grupoj kaj juĝatas laŭ specifa nivelo aŭ aĝogrupo. En ĉiu partnereco, la malsamaj grandecoj kaj kapabloj de la gimnastoj estu ekvilibraj por kompletigi unu la alian por efektivigi la kompleksajn movojn. Iuj plejparte plenumos subtenajn rolojn, kaj estas konataj kiel bazoj. Ili tiam kunagas kun kutime pli malgrandaj gimnastoj, kiuj fariĝas la "pintoj". En viraj kaj virinaj grupoj estas ankaŭ unu aŭ du 'medioj', kiuj similas al alia bazo, kiu kutime subtenos la pinton dum ekvilibro. La malsamaj partnerecoj vidataj en konkurso estas:

  • virina paro (du inoj)
  • vira paro (du viroj)
  • miksita paro (vira bazo kaj ina supro)
  • virina grupo (tri inoj)
  • grupo de viroj (kvar viroj).

En gradoj 1-2 povas esti miksitaj grupoj (ĉu 3 aŭ 4 homoj de ambaŭ seksoj). En konkurso, partneroj plenumas fazon kun muziko, kiu kutime estas koreografigita specife por ili. La gimnastoj efektivigas siajn akrobatajn movojn kaj kombinas ilin kun danco, laŭ tempo kaj konforme al la stilo de la muziko. Partnerecoj estas juĝitaj pri la arta/danca (valoro de 10,0 poentoj el 31,5) plenumado de lerteco (markita el 10 kaj duoble donita 20,0 poentojn el 31,5) kaj malfacileco pri valoro (valoro 1,5 el 31,5).

La reguloj por la sporto, nomataj "kodo de poentoj", estas regataj de la Federacio Internacia de Gimnastiko. Ĉi tiuj reguloj povas ŝanĝi ĉiujn kvar jarojn konforme al la olimpika ciklo, kiel en aliaj fakoj de gimnastiko.

Oraj, arĝentaj, kaj bronzaj medaloj ĝenerale estas premiitaj laŭ la kutima modo; kvankam en iuj konkursoj oni bezonas minimuman poentaron por kandidatiĝi al medaloj.

Ekzemplaj ekzercoj redakti

Dosiero:Parejas acrosport.jpg
ekzercoj por duopoj
Dosiero:Trios acrosport.jpg
ekzercoj por triopoj
Dosiero:Ejercicios-coreografa-4-728.jpg
ekzercoj por kvaropoj

Historio redakti

La unua uzo de akrobatado kiel specifa sporto estis en Sovetunio en la 1930-aj jaroj, kaj la unuaj Mondaj ĉampionadoj okazis en 1974.[1]

Aldone al la nunaj kvin kategorioj, du pliaj kategorioj por falpuŝiĝado (tumbling) (viroj kaj virinoj) estis inkluditaj ĝis la Monda Ĉampionado en 1999, kvankam kelkaj grupoj ankoraŭ implicas falpuŝiĝadon. [2]

En Usono, la unua nacia sporta akrobata organizo nomiĝis Usono-Sporta Akrobata Federacio (USSAF). Fondita en 1975, ĝia nomo estis ŝanĝita al Usono-Sporta Akrobatado (USSA) en la 1990-aj jaroj. USSA tiam kunfandiĝis kun Usono-Gimnastiko en 2002, kaj Akrobata gimnastiko nun estas sporta fako en ĝi.[3]

Akrobata gimnastiko estas parto de la Mondaj ludoj[4], kaj estas ankaŭ inkludita en la Eŭropaj ludoj krom havante apartan Akrobatan gimnastikan mondĉampionadon.

Referencoj redakti

  1. History of acrobatic gymnastics. Arkivita el la originalo je 2021-10-24. Alirita 2020-04-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-10-24. Alirita 2023-06-03. (angle)
  2. Irish Sports Acrobatics Homepage. (angle)
  3. USA Gymnastics - Gymnastics 101 - Acrobatic Gymnastics. Arkivita el la originalo je 2020-11-07. Alirita 2020-04-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-11-07. Alirita 2020-04-25. (angle)
  4. Gymnastics on the program of the world games. (angle)

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Acrobatic gymnastics en la angla Vikipedio.