Akrocefaledoj estas familio de la birdoj de la grupo de Kantobirdo konsiderataj en la superfamilio Sylvioidea.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akrocefaledoj
Aŭstralia kanbirdo Acrocephalus australis
Aŭstralia kanbirdo
Acrocephalus australis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Akrocefaledoj Acrocephalidae
Genro: [[]]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specioj en tiu familio estas kutime mezgrandaj birdoj. Plej parto estas olivecbrunaj supre kun multe pli flavecaj al sablokoloraj subaj partoj. Troviĝas kutime en malferma arbaro, kareksejoj aŭ alta herbejo. La familio loĝas ĉefe en suda kaj okcidenta Eŭrazio kaj najbaraj mondoregionoj, sed estas teritorioj ankaŭ tiom for kiom ĝis Pacifiko, kun kelkaj specioj reproduktantaj en Afriko kaj multaj vintrumantaj tien. La genrolimoj bezonas revizion; ĉu plaj parto de la specioj estu movataj al Acrocephalus, aŭ tiu lasta estu disigata. Taen ne estas sufiĉa kono pri kiel fari tion.

Genro Acrocephalus redakti

Kanbirdoj. Ĉirkaŭ 35 specioj; para- aŭ polifiletika.

 
Tiu kanbirdo nutras la idon de Komuna kukolo
 
Grenokanbirdo

Genro Hippolais redakti

Hipolaoj. 8 specioj; para- aŭ polifiletika. (subgenro Iduna)

(subgenro Hippolais)

Genro Chloropeta redakti

Flavaj silviojĤloropetoj. 3 specioj.

Genro Nesillas redakti

BroŝobirdojNesiloj. 4 vivantaj specioj, 1 ĵuse formortinta.

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Cibois, Thiboult & Pasquet: Systematics of the extinct reed warblers Acrocephalus of the Society Islands of eastern Polynesia. Ibis (2008), 150, 365–376
  2. La nomo Izabela hipolao estis unuafoje uzata en la 11a volumo de la Handbook of the Birds of the World.