AksajakatloAxayácatl en nahuatla [aːʃaːˈjákatɬ]: āxāyācatl, ‘akvovizaĝo’ ‘ā-, akvo; xāyāca-, vizaĝo; -tl, sufikso’)? (1469-1481) estis tlatoani de la aztekoj, sukcedanto de Moktezumo la 1-a kaj patro de Moktezumo la 2-a. Lia nomo rilatas al la koncepto "masko je akvo", nome la laga insekto de la familio de la Koriksedoj el kies ovoj oni kuiras la manĝaĵon ahuahuatli, antikve tre ofta en la valo de Meksiko.[1]

Aksajakatlo
Persona informo
Naskiĝo 1448
en Tenoĉtitlano
Morto 1481
en Tenoĉtitlano
Ŝtataneco Triopa Alianco vd
Familio
Patro Tezozomoc vd
Patrino Atotoztli Huiteilxochtzin vd
Gefratoj Tizok • Aculnahuacatl Tzaqualcatl • Ahuitzotl vd
Infanoj KuitlahuakoMoktezumo la 2-a vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum lia regado okazis milito kontraŭ Tlatelolko, kiu estis sendependa el Tenoĉtitlano. Ties tlatoani Mokihuikso estis mortigita kaj forĵetita sur la piramidaj ŝtuparoj. Aksajakatlo ankaŭ konkeris aliajn teritoriojn en la areo de la nuna Toluko en 1477. Sed iam inter 1478 kaj 1479, kiam ili bataliris kontraŭ opozicianta urbo, nome Hikipilko, ili trafis kuraĝan reziston de la lokaj purepeĉoj: 10,000 kontraŭ 24,000 aztekoj.[2] Multaj aztekoj mortis, dum Aksajakatlo estis vundita kaj mortis post kelkaj tagoj.

Notoj redakti

  1. Frances E. Karttunen (1983). An Analytical Dictionary of Nahuatl. Norman: University of Oklahoma Press, p. 14. ISBN 978-0-80612-421-6.
  2. Michael Ernest Smith (2003) [1996]. The Aztecs. Padstow: John Wiley & Sons, pp. 51. ISBN 978-0-63123-016-8.